Urbodomo de Kisújszállás

La Urbodomo de Kisújszállás estas impona historia monumento en Kisújszállás, laŭ la ĉefvojo en la urbomezo.

Urbodomo de Kisújszállás

Historio redakti

La novbaroka urbodomo estis konstruita en la jaroj 1899 kaj 1900 kun aliaj konstruaĵoj (Juĝejo, gimnazio, stacidomo). Longe ĝi estis nomumita urbodoma palaco pro la bela aspekto. Dum la 2-a mondmilito la konstruaĵo signife difektiĝis, poste oni rekonstruis ĝin, tamen sen la 2 mezaj ornamturoj. En 2015 la urbodomo estis deklarita historia monumento, okaze de tio oni metis memortabulon sur la eksteran muron.

Konstruaĵo redakti

 
Urbocentro de Kisújszállás kun la urbodomo

La unuetaĝa urbodomo situas sola en granda parko. La konstruaĵo formas kvarangulon (preskaŭ kvadraton). La fasado estas simetria, meze estas 3 arkadoj por la enirejo. En la 4 anguloj estas kupolaj turetoj. En mezo de la konstruaĵo estas interna korto.

Fontoj redakti