János Balázs (aktoro)
János Balázs [jAnoŝ balAĵ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balázs János estis hungara aktoro, reĝisoro. Lia filo estas Péter Balázs (aktoro).
János Balázs | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Balázs János |
Naskiĝo | la 12-an de septembro 1910 en Kisújszállás (Hungario) |
Morto | la 29-an de septembro 1983 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Henriette Mednyánszky |
Infano | Péter Balázs (aktoro) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • aktoro |
János Balázs [1] naskiĝis la 12-an de septembro 1910 en Kisújszállás, li mortis la 29-an de septembro 1983 en Budapeŝto.
Biografio redakti
János Balázs studis teologion, poste li akiris aktoran diplomon en privata aktorlernejo de Kálmán Rózsahegyi. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Csokonai (Debrecen) (1936-1938), al kabaredo en Budapeŝto (1938-1939), al Teatro Magyar (1941-1944). Post la 2-a mondmilito li estis aktoro kaj reĝisoro de Hungara Radio, sed li estis videbla ankaŭ en Gaja Teatro (1948), Teatro Belvárosi (1950). Inter 1950–1957 kune kun Rózsi Völcsey li faris duopajn spektaklojn en vilaĝoj. Li havis edzinon, kiu naskis unufoje.
Elektitaj teatraj roloj redakti
- Szabolcs Fényes: Vén diófa - Sétáló István
- K. Vándor: Idegen asszony - Honvéd
Elektitaj kinaj filmaj roloj redakti
- Erzsébet királyné (1940) – familia servisto
- Fehér vonat (1943) - soldato (ĉefrolo)
- Sorompó (1959) - fervoja barilisto
Elektitaj televiziaj filmaj roloj redakti
- Hétköznapi történet (1966)
- Zokogó majom (1978)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2017-12-14 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio