Péter Balázs (aktoro)
Péter BALÁZS [balAĵ], hungare Balázs Péter (naskiĝis la 5-an de marto 1943 en Budapeŝto) estas hungara aktoro, voĉoaktoro, reĝisoro kaj teatrestro. Lia patro estis János Balázs (aktoro).
Péter Balázs | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de marto 1943 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1965) |
Familio | |
Patro | János Balázs |
Patrino | Henriette Mednyánszky (en) |
Okupo | |
Okupo | teatra produktoro teatra aktoro filmaktoro voĉaktoro |
Biografio
redaktiPéter Balázs akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1965 en sia naskiĝurbo. Li komencis sian aktoran karieron poste en Teatro Petőfi (Veszprém). Ekde 1970 li revenis al Budapeŝto. Li estas teatrestro en Teatro Szigligeti (Szolnok). Li ricevis premion Kossuth en 2012, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.