István Soós (kemiisto)

István SOÓS [iŝtvAn ŝOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Soós István estis hungara kemiisto, profesoro, mikrobiologo.

István Soós [1] naskiĝis la 27-an de decembro 1902 en Kisújszállás. Li mortis la 1-an de majo 1959 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Soós akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato palatino József en 1925. Post siaj studoj li laboris en instituto pri vitoj kaj vinoj. En la malfruaj 1940-aj jaroj li jam estis institutestro. En 1950 li kreis el la laborejo esploran instituton pri vinoj, poste li restis estro 5 jarojn. En 1952 li doktoriĝis el agrikulturaj sciencoj, en la sama jaro li ankaŭ ekinstruis en la ĝardenista altlernejo, eĉ li iĝis katedrestro post 2 jaroj. Li okupiĝis pri ekzamenado de vinoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A borok betegségei, hibái és azok javítási módja (1938)
  • Borászati mikrobiológia (1948)
  • A magyar borélesztők morfológiája és fiziológiája (1951)

Fontoj redakti