Stara Moravica
Stara Moravica, serbe Стара Моравица, hungare Bácskossuthfalva, germane Alt-Morawitza estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Bačka, en municipo de Bačka Topola. Ĝis 1907 la hungara nomo estis Ómoravica.
Bazaj informoj redakti
- Areo: km²
- Loĝantaro: 5780
- Poŝtkodo: 24340
- Telefonprefikso: 24
- Aŭtokodo: SU
Situo redakti
Stara Moravica situas sur ebenaĵo, laŭ ambaŭ flankoj de rojo.
Historio redakti
Antaŭ la hungaroj avaroj loĝis ĉi tie. Dum la historio la vilaĝo kelkfoje refondiĝis, lastfoje en 1786 hungaroj (iamaj jasoj kaj kumanoj) alvenis. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1944 tio estis parto de Hungario. En 2002 vivis en Stara Moravica hungaroj (86 %), serboj (9 %) kaj aliaj (5 %).
Vidindaĵoj redakti
- kalvinana preĝejo
- skulptaĵo pri Lajos Kossuth
Famuloj redakti
En la iama Ómoravica naskiĝis hungara aktoro Rózsa Szilassy.