Urbodomo de Karcag

Urbodomo en Karcag
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.

La urbodomo de Karcag estas historia monumento deklarita en 2001 en Karcag (Hungario), laŭ la ĉefplaco.

Urbodomo de Karcag
Rathaus Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Tipo Urbodomo
Konstrutempo 1910-1912
Malfermo 1912
Adreso
Paĝaro https://karcag.hu/karcagi-polgarmesteri-hivatal/
Adreso 5300 Karcag, Kossuth tér 1.
Lando Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Karcag
Adreso 5300 Karcag, Kossuth tér 1.
Situo
vdr

Historio

redakti

En tiu loko la plej frua signifa konstruaĵo estis sidejo de distrikto konstruita inter 1853-1855. Ĝi estis sidejo de kumanoj de 1967 ĝis 1909, sed ekde 1885 ankaŭ municipejo. Pli nova impona domo estis konstruita en la sama loko inter 1910-1912 fare de arkitekto Artúr Vida. Apude la parko estis rekonstruita.

Konstruaĵo

redakti

La unuetaĝa urbodomo formas ortangulon, la kvar aloj fermas internan korton. La fasado estas simetria, la ĉefenireja parto iomete reliefas. Super la ĉefenirejo estas malferma balkono, pli supre la urba blazono. Sur la ekstera muro estas legeblaj pluraj memortabuloj.

Krom la municipo en la konstruaĵo loĝas konsulejo de Kazaĥio (pro intereso de iamaj kumanoj) ekde 1998, administracio de industria parko, dogana oficejo, loka ero de buĝeto.

 
Aerfoto

Fontoj

redakti