Sándor MIKUS [ŝAndor mikuŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mikus Sándor (naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1903 en Sződ, mortis la 17-an de septembro 1982 en Budapeŝto) estis hungara skulptisto kaj profesoro.

Sándor Mikus
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1903 (1903-08-11)
en Sződ
Morto 17-an de septembro 1982 (1982-09-17) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skulptisto • medalisto
vdr
Skulptaĵo pri Gyula Derkovits fare de Sándor Mikus

Biografio redakti

Sándor Mikus jam frue estis talenta desegnisto, tamen li estis simpla laboristo en Budapeŝto inter 1924-1927, dume li desegnadis. Poste pro konsiloj de Aurél Bernáth kaj Pál Pátzay li studvojaĝis al Italio kaj lia kariero startis. Post la 2-a mondmilito li estris artistan rondon kaj faris skulptaĵojn en artista kolonio. Inter 1949-1975 li instruis en la Belarta Altlernejo en Budapeŝto. Li ricevis premiojn Kossuth en 1949 kaj 1952, inter 1933-1978 ankaŭ aliajn premiojn. Liaj verkoj estas videblaj ne nur en Hungario, sed ankaŭ en Moskvo, Vieno, Anglio, Meksiko.

Liaj solaj ekspozicioj (elekto) redakti

Liaj grupaj ekspozicioj (elekto) redakti

Verkaro (elekto) redakti

  • skulptaĵoj, ekzemple pri Petőfi 1949 (jam neniigita), Anya gyermekkel és labdával (Patrino kun infano kaj pilko) 1956, Labdarúgók (Futbalistoj) 1958, pri Richard Wagner 1960, Anyaság (Patrineco) 1961 en Ĝakarto, pri Lenino 1970 (jam neniigita), Szovjet hősi emlékmű (Soveta heroa monumento) 1970 (nun en Memento Parko)
  • reliefoj, ekzemple en Placo Blaha Lujza 1949 (jam neniigita), en Kazincbarcika 1956
  • reliefa memortabulo 1949
  • tombaj skulptaĵoj
  • etplastikoj
  • medaloj

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti