Andreas Papachristos
Andreas Papachristos, laŭ hungarlingve kutima nomordo Papachristos Andreas estis greka-hungara skulptisto. Lia origina nomo greke estas ΑΝΔΡΕΑΣ ΠΑΠΑΧΡΙΣΤΟΣ.
Andreas Papachristos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | ΑΝΔΡΕΑΣ ΠΑΠΑΧΡΙΣΤΟΣ |
Naskiĝo | 9-an de novembro 1937 en Lithia |
Morto | 5-an de februaro 2019 (81-jaraĝa) |
Lingvoj | greka |
Ŝtataneco | Grekio Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (–1962) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Andreas Papachristos [1] naskiĝis la 9-an de novembro 1937 en vilaĝo Lithia (Grekio), li mortis la 5-an de februaro 2019.
Biografio
redaktiAndreas Papachristos apartenis al tiu grupo, kiu rifuĝis al Hungario en 1948. Li abiturientis en industriarta mezlernejo en Budapeŝto en 1957. Liaj plej gravaj instruistoj estis Frigyes Matzon, József Somogyi kaj László Miskolczi (pentristo). Li daŭrigis siajn studojn en Hungara Belarta Altlernejo akirinta diplomon en 1962. Lia majstro estis Sándor Mikus. Ekde 1969 li vivis en Artistkolonio (Szentendre). Li unue revizitis Greklandon en 1979. En 1982 la geka-hungara politika kontakto normaliĝis, tial ekde tiu tempo Papachristos vivas alterne en Hungario kaj Grekio. Li ricevis premiojn inter 1962-1978. Li havis edzinon.
Elektitaj solaj ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1972, 1981, 1991)
- Tata (Hungario), (1975, 1977)
- Szentendre (1981, 1987)
- Ateno (1989, 1991)
- Tesaloniko (1992)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1958-1968, 1971-1973)
- Arthalo Budapeŝto (1968)
- Parizo (1969)
- Vieno (1970)
Elektitaj skulptaĵoj
redakti-
Rákóczi en Kiskunhalas (1976)
-
Béla Iványi-Grünwald Kecskemét (1966)
-
Milán Füst Budapeŝto (1967)
Elektitaj platetoj
redakti- Kenyértörés
Fontoj
redakti- greklingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-08-13 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio