Sándor Nagy (skulptisto)

Sándor Nagy [ŝAndor nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Sándor estis hungara skulptisto. Lia edzino estis Magda Gádor.

Sándor Nagy
Persona informo
Naskiĝo 28-an de majo 1923 (1923-05-28)
en Buj (vilaĝo)
Morto 11-an de aŭgusto 2017 (2017-08-11) (94-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Magda Gádor
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

Sándor Nagy [1] naskiĝis la 28-an de majo 1923 en Buj (vilaĝo), li mortis la 11-an de aŭgusto 2017 en Budapeŝto.

Memorkolono en Nyíregyháza fare de Sándor Nagy
Busto pri Károly Szilády en Kecskemét fare de Sándor Nagy

Biografio redakti

Sándor Nagy komence estis masonisto, dum la 2-a mondmilito soldato kaj militkaptito. Post la mondomilito li denove estis masonisto, sed libertempe li lerte skulptadis lignojn. Inter 1947-1949 li frekventis liberan artlernejon en Nyíregyháza, lia majstro estis Balázs Diószegi. Li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1954. Liaj plej gravaj instruistoj estis András Beck, Pál Pátzay, Zsigmond Kisfaludi Strobl kaj Sándor Mikus. Intertempe li edziĝis, ili komencis krei en Budapeŝto en forlasita ateliero, poste en Artistkolonio (Budapeŝto), ekde 1967 en familia domo en Zugló. Li ricevis premiojn inter 1970-1997.

Elektitaj solaj ekspozicioj redakti

Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti

Elektitaj skulptaĵoj redakti

  • reliefo pri fortikaĵestro Péter Eörsy Győr, 1962
  • monumento, Buj, 1989
  • Holokaŭsto Kisvárda, 1999
  • Várakozó hölgy Ibrány, 2014
  • Idős pár Ibrány, 2014
  • Kendős nő Ibrány, 2014

Fontoj redakti

Referencoj redakti