Masonisto estas homo kies metio estas konstrui fortike ion el ŝtonoj aŭ brikoj, kaj foje ankaŭ kun metalaj stangoj, kunigante ilin per cemento aŭ alia mortero. La aĵo konstruita povas esti nova aŭ riparo de aĵo ekzistanta sed difektita.

Masonistoj faras strukturon de konstruaĵo.

Tipaj laboroj de masonisto estas starigo de muroj kaj similaj dividiloj -pretaj el fabriko aŭ formitaj brikon-post-briko-, almetado de tegmentoj, instalado de duktoj por akvo, elektro kaj gaso, instalado de fenestroj, pretigo de mortero kaj cemento, kaj ceteraj similaj taskoj por fari aŭ ripari domon aŭ pli granda konstruaĵo.

La vorto devenas el samsignifa franca vorto maçon, homo kies metio estas Maçonnerie (Masonado).

Laŭ Francisko Azorín masoni estas Konstrui per brikoj, ŝtonoj, gipso, k.c..[1] Li indikas etimologion el la gota meitan (ĉizi) kaj de tie la latina machio, machionis. Kaj li aldonas la terminojn masonisto, por homo kies profesio estas masoni; masonestro, masonilo.[2]

Vidu ankaŭ redakti


Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 133.
  2. Azorín, samloke.