István Bencsik
István Bencsik [iŝtvAn benĉik], hungare Bencsik István, Esperante ’’Stefano Bencsik’’ estas hungara skulptisto kaj profesoro.
István Bencsik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de majo 1931 en Marcali |
Morto | 13-an de aŭgusto 2016 (85-jaraĝa) en Pécsvárad |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Secondary School of Visual Arts • Hungara Belarta Universitato |
Familio | |
Infano | Gábor Bencsik |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • universitata instruisto • instruisto |
István Bencsik naskiĝis la 29-an de majo 1931 en Marcali.
Biografio redakti
István Bencsik frekventis belartan gimnazion, kie li lernis precipe de József Somogyi, poste Belartan Ĉeflernejon en Budapeŝto inter 1951-1957, kie li lernis precipe de Sándor Mikus. Poste li laboris ĉe Memos Makris, baldaŭe li estis unu el la fondintoj de artkolonioj en Villány kaj Nagyatád. Ekde 1982 li instruis en la universitato en Pécs, baldaŭe ankaŭ en Budapeŝto. En la 1980-aj jaroj li faris skulptaĵojn en Baranya. Li ricevis premion Kossuth en 1992, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj solaj ekspozicioj (elekto) redakti
Liaj grupaj ekspozicioj (elekto) redakti
Verkaro (elekto) redakti
- skulptaĵoj, ekzemple Fiú szamáron (Knabo sur azeno) 1959 Gyula; Felhő (Nubo) 1972 Villány; Negyedik (La kvara) 1973 Villány; Idol (Idolo) 1975 Nagyatád; Európa (Eŭropo) 1979 Villány; Éva Ruttkai 2002 Budapeŝto
- tomboskulptaĵo 1986 Lábod
- monumentoj, ekzemple A II. világháború halottainak emlékműve (Monumento pri falintoj dum la 2-a mondomilito) 1993, Orfű