Nagyatád
Nagyatád [nadjatAd] estas urbo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Nagyatád, kies centro estas. Nagy en la loknomo estas granda, ata estas turke patro.
Nagyatád | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo (1971–) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 7500 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 9 333 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 132 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 14′ N, 17° 21′ O (mapo)46.22944444444417.3575Koordinatoj: 46° 14′ N, 17° 21′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 70,6 km² (7 060 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Nagyatád [+] | |||||
Situo
redaktiNagyatád situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Balatonszentgyörgy-Barcs, fine de fervojo el Somogyszob. Kaposvár troviĝas je 36 km-oj.
Historio
redaktiLa unua skriba mencio devenis el 1190. En 1475 ĝi iĝis kampurbo. La turkoj en 1555 detruis kaj faris senhoma la urbeton. Post la turkoj slovenoj kaj kroatoj refondis la urbeton kiu rericevis titolon kampurbo, eĉ en 1744 libera reĝa urbo. En 1751 katolika preĝejo kune kun klostro konstruiĝis. En 1871 tiu titolo ĉesis, la urbeto iĝis grandvilaĝo. Tertremoj okazis en 1802 kaj 1888. En 1906 oni trovis kuracakvon. En 1944 la fronto 109 tagojn stabiliĝis. La komunumo urbiĝis en 1971.
Vidindaĵoj
redakti- Preĝejo Sankta Kruco (Nagyatád) havas turon 36 m-ojn altan
- Luterana preĝejo (Nagyatád) (1930)
- Kalvinana preĝejo (Nagyatád) (1940)
- kastelo
- muzeo
- kuracbanejo
Famuloj
redakti- En Nagyatád naskiĝis:
- aktoroj Tamás Borovics kaj Árpád Némedi
- altlerneja instruisto József Ángyán
- juĝisto Béla Sarlós
- kemiistoj Béla Iván kaj Márton Kajtár
- naĝisto Dóra Pásztory.
- En ekstera parto de Nagyatád naskiĝis verkisto József Babay.