Preĝejo Sankta Kruco (Nagyatád)
Preĝejo de Sankta Kruco kune kun franciskana monaĥejo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en urbo Nagyatád.
Paroĥa preĝejo de Sankta Kruco | ||
---|---|---|
Aerfoto pri preĝejo de Sankta Kruco en Nagyatád
| ||
katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Nagyatád | |
Geografia situo | 46° 13′ 44″ N, 17° 21′ 59″ O (mapo)46.22878788283817.366379653107Koordinatoj: 46° 13′ 44″ N, 17° 21′ 59″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Somogy | |
diocezo | Kaposvár | |
Statuso | paroĥa preĝejo | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstruado | ||
Specifo | ||
Alto | m (turo) | |
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Historio
redaktiAntaŭ dominado de la turkoj kirko funkciis inter Nagyatád kaj Berzence, kie oni gardis peceton de Sankta Kruco, tial la kirko estis pilgrimejo. Iom da kirko-fundamento ankaŭ nun estas videbla. Supozeble en lokon de la nuna preĝejo oni konstruis novan preĝejon post la turka erao. En 1731 franciskanoj estis invititaj, kiuj tiam uzis lignan preĝejon, sed en 1751 ili ekkonstruis monaĥejon kun pli nova preĝejo. La konstruado finiĝis en la 1770-aj jaroj, tamen nur la turo pretiĝis el ligno. La nun videbla klasikisma turo pretiĝis en 1844. Dum la 2-a mondmilito la turo neniiĝis, sed poste oni rekonstruis ĝin. En 1950 la franciskanoj estis forigitaj. La orgeno muzikas ekde 1958. La novaj freskoj estis pentritaj en 1991.
Konstruaĵo
redaktiLa konstruaĵo konsistas el la preĝejo kaj el la monaĥejo formanta L-literon. Komune ili formas U-literon. La baroka preĝejo havas turon meze de la fronto. Interne situas loko de koruso kaj sanktejo. Menciindas la skulptaĵoj pri Sankta Roĥo, Sankta Sebastiano, Stefano la 1-a (Hungario) kaj Ladislao la 1-a (Hungario). La ĉefaltara bildo estis pentrita en 1871. La predikejo estas tute nova. Resume 7 altaroj troviĝas en la navo.
En la monaĥejo la freskoj estis pentritaj en la 18-a jarcento.