Barcs
Barcs [barĉ] estas urbo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, Distrikto Barcs, kies centro ĝi estas.
Barcs | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo (1978–) limurbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 7570 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 9 672 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 79 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 45° 58′ N, 17° 28′ O (mapo)45.9617.46Koordinatoj: 45° 58′ N, 17° 28′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 122,92 km² (12 292 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Barcs [+] | |||||
Geografio
redaktiBarcs situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Dravo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Virovitica, laŭ fervojo Pécs-Murakersztúr. Ĝi estas limpasejo al Kroatio.
Historio
redaktiLa komunumo estis unuafoje menciita en 1389, estis biena centro de la Marczali-familio. Ties fortikaĵon okupis la turkoj en 1555, poste la areo senhomiĝis. resetliĝo de kamparanoj okazis ekde 1677. La vilaĝo iĝis urbo en 1979.
La urbon ĉirkaŭas la Nacia parko Danubo–Dravo. La rivero iĝis navigebla ĝis Barcs fine de la 19-a jarcento, sed poste la rivero resoviĝis kaj ofte ŝanĝis riverbranĉojn. Deponejo pri salo kaj tabako gardas memoron pri ŝipado en la urbo, kiu estas la plej malnova urba domo. Dum esto de Jugoslavio malofte ŝipoj flosis, sed post la kroata-serba milito en 1991 ankaŭ la rivero pleniĝis de minoj, verŝajne ankaŭ nun restis iom. Dum la milito Barcs ricevis hazardan bombon, sed okazis nur malgrandaj damaĝoj.
Vidindaĵoj
redakti- Kirko Kristo Reĝo (Barcs) konstruiĝis en 1814, la turo estas 27 m-ojn alta.
- Kalvinana preĝejo (Barcs) (1994)
- Sinagogo de Barcs
Famuloj
redaktiEn Barcs naskiĝis:
- instruisto István Hetesi
- juristo József Perbíró
- kantisto Mariann Falusi
- ministro János Tausz
- pianisto Margit Varró
- politikisto Katalin Szili.
En Somogytarnóca (jam parto de Barcs) naskiĝis:
Famaj nomportantoj
redakti- politikisto Sándor Barcs