Márton Kajtár, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kajtár Márton estis hungara organika kemiisto, altlerneja instruisto.

Márton Kajtár
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1929 (1929-12-16)
en Nagyatád
Morto 21-an de junio 1991 (1991-06-21) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Memorigilo Márton Kajtár
Okupo
Okupo kemiisto
vdr
Memortabulo pri Márton Kajtár

Márton Kajtár[1] naskiĝis la 16-an de decembro 1929 en Nagyatád, li mortis la 21-an de junio 1991 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Márton Kajtár maturiĝis en benediktana gimnazio de Győrszentmárton en 1948, poste li studis jaron en Scienca Universitato de Szeged, supozeble li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1952. Li instruis samloke kiel asistanto (1952–1964), lektoro (1964–1969), docento (1969–1987), profesoro (1987–1991). Intertempe li doktoriĝis en 1959, kandidatiĝis (1968), doktoriĝis en 1986 ĉe la Hungara Scienca Akademio. En 1970 li havis stipendion en Humboldt-Universitato en Berlino. Li ricevis premiojn en 1986 kaj post la morto. Li edziĝis en 1956, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1958 kaj 1961.

Liaj disertaĵoj redakti

  • A természetes polyglutaminsavak szerkezetének igazolása szintézis útján (1959)
  • A kiroptikai spektroszkópia alkalmazása a szerkezetkutatásban (1986)

Elektitaj lernolibroj redakti

  • Szerves kémia. III. 1-2. (kun aliaj, 1964-1965)
  • Molekulák elektronszerkezete. 1. (1975)
  • Kémia (kunverkisto, 1978; 19-a eldono en 2005)
  • Szerves kémia. Természetes szénvegyületek kémiája. (1982)
  • Változatok négy elemre. Szerves kémia. I–II. (1984, 2009)

Elektitaj artikoloj redakti

  • Synthesen des immunspezifischen Haptens der natürlichen Poly-D-glutaminsäure der Anthrax-subtilis-Bazillengruppe (kunverkisto, 1955)
  • The optical rotatory dispersion of gamma-linked oligo- and polypeptides of glutamic acid (kunverkisto, 1966).
  • Topology of selected peptide conformational potential energy surfaces (kunverkisto, 1991)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Kaposvár (2000)
  • fondaĵo ekde 1995

Fontoj redakti

Referencoj redakti