Kalvinana preĝejo (Nagyatád)

Kalvinana preĝejo en Nagyatád

La kalvinana preĝejo estas sakrala historia monumento (deklarita en 2003) en urbo Nagyatád (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Nagyatád
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nagyatád
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Somogy
Dato de konsekro 1940, denove en 1946
Arkitektura priskribo
Konstruado 19391940
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Nagyatád, Baross u. 17.
vdr

Historio redakti

En Nagyatád la kalvinana grupo fondiĝis en 1920, pli frue ili apartenis al Ötvöskónyi. Ili decidis konstrui propran preĝejon en 1933, sed ĝi estis konstruita nur en la jaroj 1939 kaj 1940. La grupo estis levita paroĥo en 1944. La dua mondmilito kaŭzis domaĝojn, plen rekonstruo okazis en 1946. La kirko estis renovigita parte inter 1999 kaj 2003, poste plene en 2011, tamen kelkaj laboroj okazis en 2016.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola parte en korto kune kun la paroĥejo. La fasado estas malsimetria, ĉar dekstre la kvadrata turo altiĝas kun piramida turpinto. La turo havas enirejon, sed ne ĉe la fasada flanko. La fasado havas 3 mallarĝajn fenestrojn ĉe la teretaĝo, pli frue granda rondfenestro estas videbla. En fino de la navo la paroĥejo daŭriĝas, sed la navo kaj la paroĥejo formas L-majusklon. La navo havas ekstere apogpilierojn. Interne la muroj estas blankaj laŭ la kutimoj.

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti