Luterana preĝejo (Nagyatád)

La luterana preĝejo estas sakrala historia monumento (deklarita en 2003) en urbo Nagyatád (Hungario).

Luterana preĝejo de
Nagyatád
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nagyatád
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Somogy
paroĥo filio de Porrogszentkirály
Dato de konsekro 1930
Konsekrinto Béla Kapi
Arkitektura priskribo
Arkitektoj János Trattner
Konstruado 19301930
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Pri luteranoj en Nagyatád la unua mencio okazis en 1875, tiam ili eklezie apartenis al Vése. Ili fondis luteranan filion en 1910, samtempe la loka bienulo donacis parcelon por konstruado de preĝejo. Tamen pro problemoj nur preĝdomo estis kreita en la 1920-aj jaroj, la kirko mem en 1930. La unua sonorilo pretiĝis en 1936. La kirko estis renovigita en 1956, inter 1985-1987 kaj en 1992. En 2002 interne nova galerio estis kreita, malsupre aparta ĉambro, kiu estas konvena kunvenejo.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en parko proksime al la kalvinana preĝejo (Nagyatád). La fasado estas simetria. La turo kun piramida turpinto plene reliefas meze. Ĝuste tie funkcias la enirejo, kelkaj ŝtupoj kuras al la enirejo. La absido estas plurlatera.

Fontoj redakti