Pinsko

(Alidirektita el Pinsk)

Pinsko (Пі́нск), ruse Пинск, pole Pińsk) estas grandurbo en Belorusio, en regiono Polesio.

Pinsko
beloruse: Пі́нск
grandurbo
Oficiala nomo: Пі́нск
Lando Belorusio Belorusio
Situo Pinsk
 - koordinatoj 52° 07′ 00″ N 26° 06′ 00″ O / 52.11667 °N, 26.10000 °O / 52.11667; 26.10000 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 141 m s. m.
Areo 43 km² (4 300 ha)
Loĝantaro 132 366 (2011)
Denseco 3 078,28 loĝ./km²
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 225 700 - 225 716
Telefona antaŭkodo 165
Situo enkadre de Belorusio
Situo enkadre de Belorusio
Situo enkadre de Belorusio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Pinsk
Retpaĝo: www.pinsk.by

Geografio redakti

Pinsko etendiĝas sur ebenaĵo ĉe kunfluejo de 2 riveroj, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Varsovio-Homel. Brest troviĝas 178 km.

Historio redakti

La unua mencio okazis en 1097 en formo "Pinesk". La loknomo estas derivita de la rivero Pina. Baldaŭe ĝi estis sidloko de princlando. En 1239 la tataroj detruis la urbeton. En 1320 oni integrigis la lokon al Granda Duklando de Litovio, en 1521 same al Pollando. En 1581 Pinsko ricevis specialajn urbajn rajtojn, kiel sidloko de provinco. De 1633 la urbo havis specialan mezlernejon. En 1640 la kozakoj bruldetruis la urbon, multe da poloj kaj judoj mortis. Ok jarojn poste la rusoj (kaj en 1706 ankaŭ la svedoj) denove bruldetruis la urbon. En 1793 Rusio akiris la urbon. Dum la 1-a mondmilito la germanoj okupis ĝin en 1915, sed la nova Pollando akiris ĝin en 1920. En 1921 incendio okazis. En 1939 Sovetunio okupis la urbon, en 1941 la germanoj havis jam la urbon kaj ili murdis la judojn.

Famuloj ligitaj kun la urbo redakti

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fontoj redakti

  • Angla kaj hungara Vikipedioj