Jagoda Marinić
Jagoda MARINIĆ (naskiĝinta la 20-an de septembro 1977 en Waiblingen) estas kroata-germana verkistino, dramatistino kaj kolumnistino.
Jagoda Marinić | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de septembro 1977 (44-jara) en Waiblingen |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | verkisto • ĵurnalisto |
VivoRedakti
Jagoda Marinić estas la filino de jugoslavaj migrintaj laboristoj el Dalmatio. Ŝi studis ĉe la Universitato de Heidelberg germanistikon, politiksciencon kaj anglistikon.[1] En 1999 ŝi gajnis Hermann-Lenz-stipendion kaj en 2003 helpadpremio de la Artfondaĵo Badeno-Virtembergio. Ŝia unua libro kun rakontoj Eigentlich ein Heiratsantrag publikigitis en 2001; por ŝia en 2005 aperinta rakontvolumo Russische Bücher ŝi ricevis la Grimmelshausen-subtenpremion.[2] En 2006 eklegeblas ŝia unua romano Die Namenlose. Ekde 2012 ŝi aniĝas al PEN-centro germania.
En junio 2007 ŝi kune kun 17 aliaj partoprenantoj prezentis sin ĉe la 31-a konkurso pri la Ingeborg-Bachmann-premion en Klagenfurt kie la teksto Netzhaut laŭtlegitis de ŝi.[3]
La enscenigo de la teatraĵo Zalina, kiun tekstigis Marinić premiitis en aŭgusto 2007 per elstaregeco por la plej bona ero en la eŭropa kulturĉefurba programaro (tiam en Sibio). Krom eseoj kaj rakontoj faritis ankaŭ teatraĵkritikoj de ŝi; ŝi verkas por Frankfurter Rundschau, taz kaj Süddeutsche Zeitung. En 2008 ŝi estis skoltino laŭ komisio de Heidelberger Stückemarkt por la gastanta lando Kroatio.
Ŝia teatraĵo Wer war Kitty Genovese? proponitis en 2001 por la Leonhard-Frank-premio. Marinić regule gvidas kreivigajn verkadlaborrondojn por infanoj kaj adoleskantoj.[4] Ekde 2012 ŝi gvidas en la Interkultura Centro de Heidelberg.[5]
Aperis en 2016 la romano Made in Germany – Was ist deutsch in Deutschland, kie temigitis Germanujo kiel enmigradllando kaj ebla/necesa identecŝanĝiĝo. Ŝia verko Sheroes. Neue Held*innen braucht das Land (eseolibro, 2019) postulas ke Germanujo iĝu antaŭiganto de tiu ĉi tema komplekso.[6] Ŝi vivas en Heidelberg.
VerkojRedakti
- Eigentlich ein Heiratsantrag. Historioj. Suhrkamp, Frankfurt am Main 2001, ISBN 3-518-45516-8.
- Russische Bücher. Rakontoj. Suhrkamp, Frankfurt am Main 2005, ISBN 3-518-41696-0.
- Die Namenlose. Romano. Nagel & Kimche, Zürich 2007, ISBN 978-3-31200398-3.
- Restaurant Dalmatia. Romano. Hoffmann und Campe, Hamburg 2013, ISBN 978-3-455-40457-9.
- Made in Germany. Was ist deutsch in Deutschland? Hoffmann und Campe, Hamburg 2016, ISBN 978-3-455-50402-6.
- Sheroes. Neue Held*innen braucht das Land. Fischer, Frankfurt am Main 2019, ISBN 978-3-103-97453-9.
Publikigoj alispecajRedakti
- Alles macht mich aus. Intervjuo. Ĉe: BELLA triste, 19, Hildesheim 2007.
Eksteraj ligilojRedakti
- Informoj pri Jagoda Marinić en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko germane
- Hejmpaĝo
- Blogo persona pri literaturaj temoj
- Marinić en diskutrondo de Anne Will, Frankfurter Rundschau, 9.12.2019
NotojRedakti
- ↑ Jagoda Marinić ĉeSuhrkamp-eldonejo
- ↑ Jagoda Marinić, ĉe Hoffmann und Campe
- ↑ Netzhaut – Marinićs Text beim Ingeborg-Bachmann-Preis 2007 Arkivigite je 2015-12-08 per la retarkivo Wayback Machine (PDF)
- ↑ [1][rompita ligilo]
- ↑ "Das IZ Team – Interkulturelles Zentrum". Arkivita el la originalo je 2020-09-24. Alirita 2020-10-22.
- ↑ "Jagoda Marinić wünscht sich Sheroes", SWR 2, 6.3.2019
FontoRedakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jagoda Marinić en la germana Vikipedio.