Ingeborg-Bachmann-premio

Ingeborg-Bachmann-premio (germane Ingeborg-Bachmann-Preis) estas literatura konkurso kiun fondis en 1976 la urbo Klagenfurt en Aŭstrio memorante la verkistinon Ingeborg Bachmann.

Ingeborg-Bachmann-premio
literaturpremio
Branĉoj • Kelag Award
• BKS Bank Audience Award
• Deutschlandfunkpreis
• 3sat-Preis vd
Nomita laŭ Ingeborg Bachmann
Organizanto Festival of German-Language Literature
Lando Aŭstrio
Fondita en 1977
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
Dum la 30-a eldono de la Tagoj de germanlingva literaturo en Klagenfurt, 2006

Historio kaj pasigo redakti

La ĵurnalisto kaj verkisto Humbert Fink kaj la tiama ORF-intendanto pri Karintio Ernst Willner meze de la 1970-aj jaroj havis ideon okazigi literaturan konkurson laŭ la modelo de Gruppe 47. Ankaŭ Marcel Reich-Ranicki membris ĵurie. Ekde 1977 dum pluraj tagoj okazas Tage der deutschsprachigen Literatur do tagoj de germanlingva literaturo. Temas pri unu el la plej gravaj premioj siaspece.

Por 2020 la konkurso komence - pro la kronvirusa epidemio - deklaritis malokazonta.[1] Post protesto de pluraj ĵurianoj trovitis alternativa okazigformo.[2] kaj faritis versio virtuala.[3]

Antaŭe elektitaj konkursantoj legas dum tri tagoj siajn tekstojn ankoraŭ neeldonitajn (prozaĵoj respektive eltiraĵoj el ili; la laŭtlegado daŭras po 25 minutoj). La originalversio de la tekstoj nepre estu en la germana. Tiel la aŭskultantaro kaj la fakĵurio klagenfurtaj senpere estu konvinkitaj pri la kvalito de la voĉlegataj tekstoj. En 2008 reduktitis la nombro kaj de la ĵurianoj de naŭ al sep kaj de la legantoj de 18 al 14.

Ekde 2006 la gajnebla monsumo estas se 25.000 eŭroj. Ekde 2017 aljuĝatas paralele ankaŭ Deuschlandfunk-premio (pri 12.500 eŭroj) fare de la germana radistacio Deutschlandfunk. Samjare la kompleta konkurso rekte auŝkulteblas digitalradie.[4][5] Sume verŝitis en 2017 sumo de 62.500 euroj.

Premiitoj (kun ĉiaj tiutagare aljuĝitaj premioj) redakti

Ekde 2021 redakti

2011 ĝis 2020 redakti

2001 ĝis 2010 redakti

1991 ĝis 2000 redakti

1981 ĝis 1990 redakti

1977 ĝis 1980 redakti

Referencoj redakti

  1. "Absage des 44. Bachmannpreises 2020". Arkivita el la originalo je 2020-05-08. Alirita 2021-11-04.
  2. "Bachmann-Jury gegen Aussetzung des Preises" Arkivigite je 2021-11-04 per la retarkivo Wayback Machine, deutschlandfunkkultur.de, 28.3,2020
  3. "Bachmannpreis findet doch statt"
  4. orf.at - Autoren des Bachmannpreises 2017 präsentiert
  5. orf.at - Preise und Preisstifter 2017.
  6. https://bachmannpreis.orf.at/ abgerufen 20.6.21 12:15 Uhr
  7. orf.at: Birgit Birnbacher gewinnt Bachmannpreis 2019. Artikel vom 30. Juni 2019, abgerufen am 30. Juni 2019.
  8. orf.at: Tanja Maljartschuk gewinnt Bachmannpreis 2018. Artikel vom 8. Juli 2018, abgerufen am 8. Juli 2018.
  9. orf.at: Schmalz gewinnt Bachmannpreis. Artikel vom 9. Juli 2017, abgerufen am 9. Juli 2017.
  10. Bachmann-Preis geht an Sharon Dodua Otoo bei kaernten.orf.at, 3. Juli 2016 (abgerufen am 3. Juli 2016).
  11. Bachmann-Preis geht an Nora Gomringer bei kaernten.orf.at, 5. Juli 2015 (abgerufen am 5. Juli 2015).
  12. Rubinowitz gewinnt Bachmannpreis bei kaernten.orf.at, 6. Juli 2014 (abgerufen am 6. Juli 2014).
  13. Petrowskaja gewinnt Bachmannpreis bei kaernten.orf.at, 7. Juli 2013 (abgerufen am 7. Juli 2013).
  14. Olga Martynova gewinnt Bachmann-Preis bei kaernten.orf.at, 8. Juli 2012 (abgerufen am 8. Juli 2012).

Literaturo redakti

  • Die Besten. Klagenfurter Texte. Inter 1977 kaj 1989 ĉe List, ekde 1990 ĉe Piper, München (krom en 2001: Jung und Jung).
  • Iso Camartin (eld.): Die Besten. Die Preisträger aus 25 Jahren Ingeborg-Bachmann-Wettbewerb. Piper, München 2001, ISBN 3-492-04349-6.
  • Doris Moser: Der Ingeborg-Bachmann-Preis. Börse, Show, Event. Böhlau, Wien 2004, ISBN 3-205-77188-5.

Eksteraj ligiloj redakti