Malfermi la ĉefan menuon

Ulrich Plenzdorf [ulriĥ plencdorf] (naskiĝis la 26-an de oktobro 1934 en Berlino, mortis la 9-an de aŭgusto 2007 samloke) estis germana verkisto, dramaturgo kaj scenaristo.

Ulrich Plenzdorf
Ulrich Plenzdorf (1993) by Guenter Prust.jpg
Persona informo
Naskiĝo 26-an de oktobro 1934 (1934-10-26)
en Berlino
Morto 9-an de aŭgusto 2007 (2007-08-09) (72-jara)
en Berlino
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko
Alma mater Universitato de Lepsiko
Profesio
Profesio scenaristo • dramaturgoverkisto
v  d  r
Information icon.svg

Ulrich Plenzdorf (en Orienta kaj Okcidenta Germanio) famiĝis pro la socikritika teatraĵo Die neuen Leiden des jungen W., kiu laŭ la ekzemplo de la Goethe-verko Die Leiden des jungen Werthers (1774) priskribas la senfruktan provon de junulo, eskapi el sia filistreca medio. Uzante la ĵargonon de la orientgermana junularo de la 1970-aj jaroj, la verko ankaŭ tre bone respegulas la vivon en tiu ĉi tempo.

Listo de verkojRedakti

  • Die neuen Leiden des jungen W. (teatraĵo, 1972)
  • Die Legende von Paul und Paula (filmscenaro, 1973)
  • Kein runter, kein fern (rakonto, 1978)
  • Legende vom Glück ohne Ende (romano, 1979)
  • Vater Mutter Mörderkind (1993/94, televidaĵo kaj teatraĵo)