Hoffmann & Campe

germana eldonejo
(Alidirektita el Hoffmann und Campe)

La eldonejo Hoffmann und Campe - germane Hoffmann und Campe Verlag - estas germanlingva libroeldonejo. por infana, adoleskula kaj plenkreskula literaturoj. Ĝi fondiĝis en 1781 kaj havas sian centran sidejon en Hamburgo. Laŭ la stato fine de la jaro 2012 ĝi estas parto de la eldona grupo Ganske.

Hoffmann und Campe
Hoffmann und Campe

eldoneja stando en la frankfurta librofoiro 2012
libroeldonejo vd
Dum 1781 - nekonata/nuntempe
Jura formo Gesellschaft mit beschränkter Haftung
Fondita 1781
Sidejo Hamburgo
Lando Germanio
Posedata de Julius Campe vd
TTT hoffmann-und-campe.de
vdr

La eldonejon en 1781 fondis la libropresisto Benjamin Gottlob Hoffmann, kiu en 1810 fuziigis sian firmaon kun tiu de la bofilo August Campe. Julius Campe (1792–1867, kiu en 1823 transprenis la eldonejon, transformis ĝin al unu el la plej grandaj germanlingvaj priliteraturaj eldonejoj: Tiutempe aparte la verkaĵoj de Heinrich Heine, Friedrich Hebbel kaj aliaj junaj kaj ribelaj germanlingvaj verkistoj aperis en la eldonejo.

Nuntempe interalie la verkaĵoj de Gerhard Schröder, Siegfried Lenz, Angela Merkel, Ulrich Wickert, Loki Schmidt, la edzino de la germania ekskanceliero Helmut Schmidt, sed ankaŭ la germanlingvaj tradukaĵoj de anglalingvanoj kiel Doris Lessing, Bob Dylan, Arnold SchwarzeneggerStephen Hawking aperas en la eldoneja programo. Krom libroj grava produktaĵaro estas sonlibroj. Aldone la eldonejo produktas multajn firmaajn magazinojn, kaj porklientajn kaj pordungitajn, ekzemple de la internaciaj germaniaj firmaoj Deutsche Bank, Evonik, MINI, Gaggenau, T-SystemsMerck.

Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj la firmao kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio.

Eksteraj ligiloj redakti