S. Fischer Verlag

germana eldonejo

La eldonejo S. Fischer - germane S. Fischer Verlag - estas germanlingva libroeldonejo. Ĝi fondiĝis en 1986 fare de Samuel Fischer en Berlino, kaj baldaŭ iĝis la gvida germanlingva eldonejo de naturalismo kaj de klasika modernismo. Nuntempe la eldonejo havas sian centran oficejon en Frankfurto ĉe Majno kaj estas inter la plej signifaj germanaj eldonejoj de beletristiko.

S. Fischer Verlag
S. Fischer Verlag
eldonejo • libroeldonejo vd
Dum 1886 - nekonata/nuntempe
Jura formo Gesellschaft mit beschränkter Haftung
Fondita 1886 en Berlino
Fondintoj Samuel Fischer vd
Sidejo Frankfurto ĉe Majno (ekde 1950)
Lando Germanio
Estr(ar)o Monika Schoeller, Jörg Bong, Michael Justus kaj Uwe Rosenfeld
Posedata de Holtzbrinck Publishing Group • Samuel Fischer vd
filiaj kompanioj Fischer-Taschenbuch-Verlag vd
TTT fischerverlage.de
vdr

Ekde la jaro 1962 la eldonejo apartenas al eldona konzerno de Georg von Holtzbrinck. Al la ĉefa eldonejo apartenas ankaŭ la branĉoj Fischer Taschenbuch pri poŝlibroj, Krüger Verlag, Scherz Verlag, Fischer FJB kaj Schatzinsel.

centra oficejo de la eldonejo

Jam en la unuaj jaroj post la eldoneja fondo, la firmao sukcesis publikigi la germanlingvajn eldonojn de verkaĵoj de konataj eŭropaj verkistoj kiel Émile Zola, Fjodor Dostojevskij, Lev Tolstoj, Gerhart Hauptmann kaj Henrik Ibsen. Krom Ibsen ankaŭ aliaj skandinaviaj verkistoj antaŭe apenaŭ konataj en Mezeŭropo, interalie Jens Peter Jacobsen, estis subtenitaj per tradukoj de romanoj, noveloj kaj teatraĵoj el la dana, norvega kaj sveda al la germana. Ekde sia unua novelo en 1888 la verkaĵoj de la aŭtoro Thomas Mann ankaŭ estis publikigitaj eldoneje.

En Nazia Germanio kaj la juda eldonisto Fischer kaj multaj el el eldonejaj produktaĵoj estis reĝime nedezirataj. Laŭ nazia premo 123 libroj devis esti prenitaj el la eldoneja programo. Post la morto de Samuel Fischer en 1934, lia bofilo kaj multjara kunlaboranto Gottfried Bermann Fischer transprenis la eldonejan gvidon. Kiam la familio Fischer en 1936 devis fuĝi el Germanio, ĝi kunportis parton de la eldoneja posedo kaj eldona rajtaro al Vieno; la reston transprenis la kuneldonisto Peter Suhrkamp, kiu plugvidis la eldonejon ĝis aprilo 1944 kiam la nazia sekreta polico Gestapo malliberigis lin. Post la kolapso de nazia Germanio en majo 1945, li estis la unua kiu sukcesis atingi licencon de la Aliancanoj pri refondo de eldonejo en Berlino. Gottfried Bermann Fischer en 1938 tra Svisio devis plufuĝi al Stokholmo, kie li starigis novan eldonejon, sed en junio 1940 pro etoso de simpatiiĝo kun nazia Germanio en Svedio plufuĝis al Usono, kaj en 1945 revenis al Stokholmo. Peter Suhrmann post 1945 kunlaboris kun Gottfried Bermann Fischer, sed en 1950 ambaŭ malkonsentiĝis kaj dividis la eldonejon - la unuopaj verkistoj do devis decidiĝi ĉu plupublikigi siajn verkojn en la eldonejoj SuhrkampFischer, ambaŭ tiujare formale novfonditaj.

Ekde la jaro 1952 la eldonejan profilon pli kaj pli difinis la branĉo Fischer Bücherei, kiu inkluzivis la enciklopediojn Fischer Lexikon, Fischer Weltgeschichte kaj Fischer Weltalmanach. En la 1950-a jaroj la eldonejo komencis konigi la verkaĵojn de Sigmund Freud al larĝa publiko. Anglalingvaj verkistoj pli kaj pli graviĝis en la eldeonjo, kaj interalie la teatraĵoj de Tennessee Williams kaj Arthur Miller estis unuafoje publikigitaj germanlingve.

Per la germanlingva eldono de la romano Doktor Ŝivago en 1958 la eldonejo havis sian sume plej grandan librosukceson. La verkisto Boris Pasternak ankoraŭ samjare ricevis la Nobel-premion pri literaturo, kvankam li laŭ ordono de la sovetunia registaro devis malakcepti ĝin.

En 1963 Gottfried Bermann Fischer kaj lia edzino Brigitte adiaŭis el la eldeoneja laboro, kaj sekve la firmao iom post iom transiris al la eldona konzerno Georg von Holtzbrinck. En la sekvaj jardekoj la eldonaj principoj de Samuel Fischer kaj lia bofilo povis esti plusekvataj - daŭre eldoniĝas verkaĵoj de aŭtoroj de la klasika modernismo kaj nuntempaj aŭtoroj.

Eksteraj ligiloj redakti