Hanns CIBULKA (naskiĝis la 20-an de septembro 1920, mortis la 20-an de junio 2004) estis germana verkisto.

Hanns Cibulka
Persona informo
Naskiĝo 20-an de septembro 1920 (1920-09-20)
en Krnov
Morto 20-an de junio 2004 (2004-06-20) (83-jaraĝa)
en Gotha
Lingvoj germanaĉeĥa vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo bibliotekistoverkisto • poeto • taglibristo • prozisto • tradukisto vd
Aktiva dum 1954– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Hanns Cibulka naskiĝis en Jägerndorf (nuntempe Krnov en Ĉeĥio). Li unue fariĝis komercisto kaj laboris kiel vendisto. De 1939 ĝis 1945 li servis kiel soldato en la Dua mondmilito. Dum milit-restado en Italio li ekkonis la verkojn de Friedrich Wilhelm Nietzsche kaj Wilhelm Heinse, kiuj poste havis grandan influon al lia verkado. En Sicilio li venis en usonan militkaptitecon.

Post liberigo li ne povis reveni al sia hejmregiono, ĉar ĝi intertempe iĝis ĉeĥa teritorio. Li do ekloĝis en Turingio, kiu tiutempe estis okupata de Rusio. Ekde 1948 li laboris en la Thüringer Landesstelle für Bibliothekswesen (Turingia centro por bibliotekaj aferoj) en Jena, kaj de 1949 ĝis 1951 li studis en bibliotekista lernejo en Orienta Berlino. Poste oni proponis al li estran postenon en la nova centra biblioteko de la nacia esplorejo pri klasika germana literaturo en Weimar, sed li preferis labori en la Stadt- und Kreisbibliothek (publika biblioteko por la loĝantoj de la urbo kaj la distrikto) de Gotha. Tie li estis direktoro de 1953 ĝis 1985, kiam li iĝis pensiulo.

Du-foje li edziĝis: Lia unua edzino en 1958 elmigris al Okcidenta Germanio, dum la du idoj restis en Gotha. La dua edzeco daŭris ĝismorte.

Verkaro redakti

La verkaro de Hanns Cibulka ampleksas poemojn, rakontojn kaj taglibrojn. Li priskribis i.a. la perdon de sia hejmo en Moravio, krome siajn travivaĵojn dum la milito kaj impresojn pri Italio. Vastan popularecon li en GDR atingis ĉirkaŭ la jaro 1970.

Kiam li en 1982 per sia verko Swantow publike kritikis la mediprotektan politikon de GDR, li kaptis la atenton de la regantoj kaj sekve estis observata de la ministerio pri ŝtata sekureco. Lia rakonto Seedorn, verkita en 1985, iĝis kvazaŭ manifesto de la estiĝanta ekologia movado en GDR.

Post la falo de la Berlina Muro en 1989 li povis pli malferme paroli pri la politikaj kaj sociaj evoluoj en Germanio. En sia lasta verko Späte Jahre li sen sentimaleco okupiĝis pri la temo maljuneco/maljuniĝo.

Ĝis 1989 liaj verkoj ne aperis en FRG, sed tradukoj estis presitaj en Pollando, Ĉeĥio kaj Italio.

Listo de verkoj redakti

  • Märzlicht (poemoj, 1954)
  • Zwei Silben (poemoj, 1959)
  • Sizilianisches Tagebuch (taglibro pri Sicilio, 1960)
  • Arioso (poemoj, 1962)
  • Windrose (poemoj, 1968)
  • Sanddornzeit (taglibro pri la insulo Hiddensee, 1971)
  • Dornburger Blätter (leteroj kaj notaĵoj, 1972)
  • Lichtschwalben (poemoj, 1973)
  • Liebeserklärung in K. (taglibro, 1974)
  • Lebensbaum (poemoj, 1977)
  • Der Rebstock (poemoj, 1980)
  • Swantow (1982)
  • Seit ein Gespräch wir sind / E noi siamo dialogo (dulingva poemaro, germana kaj itala, 1984)
  • Seedorn (taglibra rakonto, 1985)
  • Losgesprochen (poemoj, 1986)
  • Wegscheide (taglibra rakonto, 1988)
  • Nachtwache (taglibro, 1989)
  • Ostseetagebücher (taglibroj pri la Balta maro, 1991)
  • Dornburger Blätter (1992)
  • Thüringer Tagebücher (taglibroj, 1993)
  • Am Brückenwehr (taglibroj,1994)
  • Die Heimat der verratenen Söhne (taglibra rakonto, 1996)
  • Tagebuch einer späten Liebe (taglibro, 1998)
  • Sonnenflecken über Pisa (taglibroj, 2000)
  • Späte Jahre (taglibroj, I-II, 2004)

Eksteraj ligiloj redakti