Wilhelm Heinse

germana verkisto

(Johann Jakob) Wilhelm HEINSE [vilhelm hajnse] (n. la 15-an16-an de februaro 1746 en Langewiesen, m. la 22-an de junio 1803 en Aschaffenburg) estis germana verkisto, eldonisto kaj tradukisto.

Wilhelm Heinse
germana verkisto
germana verkisto
Persona informo
Naskonomo Johann Jakob Wilhelm Heinse
Naskiĝo ĉ. 15-a de februaro 1746
en Langewiesen
Morto 22-a de junio 1803
en Aschaffenburg
Tombo Altstadtfriedhof Aschaffenburg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato JenaUniversitato de Erfurto
Okupo
Okupo verkistobibliotekistotradukisto • poeto-juristo • erudiciulo • arthistoriisto
vdr

Vivo redakti

La patro de la poeto estis urbestro, tamen la familianoj multnombraj vivis en malriĉaj kondiĉoj. Post la frekvento de la gimnazioj en Arnstadt kaj Schleusingen Heinse studentiĝis en 1766 en Jena. Du jarojn poste li transloĝiĝis al la Universitato de Erfurto kie lia granda idolo Christoph Martin Wieland estis ekprofesoriĝinta en 1769.

Ekde 1770 li estis kunlaboranto de la semajna gazeto Thüringischer Zuschauer. Ne f instudinte li ekvojaĝadis en 1771 kaj restadis pli longan tempon en Erlangen. En aŭtuno 1772 li venis al Halberstadt, kie Gleim peris al li postenon de privata instruisto: lia grupo akceptis Heinse ene de la surloka poeta rondo.

Verkista kariero redakti

Alvokis lin al Düsseldorf Johann Georg Jacobi en la 1774-a jaro por ekestri la redakcion de la nova pordama gazeto Iris (ĝis 1776). Li vivis hejme ĉe la fratoj Jacobi kaj renkontis la plej grandajn reprezentantojn de la movado Sturm und Drang: ekzemple li vidis Goeton kaj amikiĝis kun Klinger.

En junio 1780 Heinse povis plenumi grandan sonĝon - iri Italujon. Plejofte piede li iris tra Svislando, Marseille, Genova, Veneco kaj Florenco al Romo, kie li vivis ĉ. 20 monatojn. En septembro 1783 li denove estis en Düssedorf. En oktobro 1786 li ekdeĵoris por la ĉefepiskopo majenca, unue kiel laŭtleganto, ekde 1788 kiel bibliotekisto kun samtempa ricevo de la honora titulado Korta konsilisto.

Dum la revolucia milito de 1792/93 li iris ĉe Malsupran Rejnlandon, je la f ino de 1794 li sekvis la translokon de la biblioteko de la princo-elektisto al Aschaffenburg. En somero de 1796 li vojaĝis kun Hölderlin kaj Susette Gontard al Bad Driburg.

 
Daŭra Heinse-ekspozicio en Langewiesen.

Heinse-memoroj en Langewiesen redakti

En sia naskiĝloko Langewiesen la poeto dum longa tempo estis forgesita. Estis la merito de Erich Krauß memorigi la samurbanojn. Kiel instruisto de la germana li sukcesis interesigi lernantojn por Heinse. En 1974 li preparis grandan literaturan aranĝon en la urbodomo, kie parolis i.a. la fakulo K. Hammer. Tio estis la komenco de pli intensa okupiĝo pri Heinse en la urbo. Ene de la GDR-kulturasociaro Kulturbund der DDR estiĝis interesogrupo en 1980.

Oni kolektis literaturon de kaj pri Heinse kaj donis la tuton al la urba biblioteko en la 1992-a jaro. Ekde 1978 estis ankaŭ pluraj koncertoj en la urbodomo sub la moto de Heinse kaj naskiĝtagaj respektive mortotagaj datrevenoj helplis pluse. En 1996 Krauß instigis la fondon de la societo Freundeskreis - Johann Jacob Wilhelm Heinse Langewiesen - e.V.. Nuntempe estas propra muzeo en la Heinse-domo en la urbocentro de Langewiesen. Ankaŭ ĉe Valhalo ekzistas busto de li.

Verkoj (elekto) redakti

  • 1771 Sinngedichte
  • 1774 Laidion oder die Eleusinischen Geheimnisse (Romano)
  • 1776/77 Über einige Gemälde der Düsseldorfer Galerie (Leteroj)
  • 1787 Ardinghello und die glückseeligen Inseln (Romano)
  • 1795/96 Hildegard von Hohenthal (Romano)
  • 1803 Anastasia und das Schachspiel (Traktato pri la ŝakludo)

Eksteraj ligiloj redakti

Verkoj surrete.