Schleusingen

komunumo en Turingio, Germanio

Schleusingen estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Hildburghausen de la federacia lando Turingio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 10 620 loĝantojn. Famas la urbo ankaŭ pro sia tradiciriĉa Hennebergia Gimnazio.

Schleusingen
Blazono
Schleusingen (Germanio)
Schleusingen (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Hildburghausen
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 036841
Poŝtkodo 98553
Aŭtomobila kodo HBN
Oficiala Municipokodo 16069043
Subdivido 7 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Klaus Brodführer
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Markt 9
Demografio
Loĝantaro 10620 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 31′ N, 10° 45′ O (mapo)50.5116510.75055Koordinatoj: 50° 31′ N, 10° 45′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 372 m
Areo 36,82 km²
Oficiala retejo https://www.schleusingen.de/
vdr

Historio redakti

La unua endokumenta mencio estis en 1232 villa Slusungen. Grafo Poppo la 7-a (Hennebergio) konstruigis inter 1226 kaj 1232 kiel rezidejon Kastelo Bertholdsburg. Post divido de la grafujo en tri liniojn rezidis tie ĉi la Schleusingen-oj. Incendioj damaĝis la urbeton en la jaroj 1353 1679, 1765, 1773 kaj 1876.

Urbajn privilegioj gajnis la urbanoj en 1412, dume foirumrajtojn ne antaŭ 1533. Grafo Vilhelmo la 4-a fondis en 1502 urborande konventon de la franciskanoj kiuj apartenis al la provinco Saxonia.[1] Dum la kamparanaj ribeloj venis frokuloj kaj multe da meblaro kaj arkivaĵoj el najbaraj klostroj de Vesra kaj Trostadt (Reurieth) al Schleusingen. En 1544 oni enkondukis la Reformacion; la Kapelo Sankta Egidio de Johano-kirko iĝis en 1566 maŭzoleo de la grafoj hennebergiaj kaj de dukino Elisabeth von Brandenburg. Klostre oni instalis de 1560 lernejon kiu iĝis en junio 1577 la fama Hennebergia Gimnazio. Post la morto de grafo Georgo Ernesto (Henneberg-Schleusingen) formortis la dinastia linio, kaj la tuton heredis la Ernestidoj kaj la Albertidoj (starte sub kuna administrado). Inter 1500 kaj 1806 Schleusingen troviĝis en la Frankonia Regna Distrikto.

Inter 1621 kaj 1622 estis urbe inflacimonera farejo sub la gvidado de Barthel Eisendraht. Ekonomia ekfloro ekis post alveno de heslandaj kaj spessartaj vitrofaristoj; abunda lignoprovizado el Turingia Arbaro bazis ĝis la 19-a jarcento por ĉeesto de multaj fabrikoj vitraj kaj porcelanaj. [2] Dum la Tridekjara milito komandanto Ludwig Ernst Marschall savis kun lerteco diplomatia la urbon antaŭ ŝtelrompoj de kroataj trupoj estritaj de generalo Ludoviko Isolani. Ili pasigis la vintron en Schleusingen kaj marodis pli ueste ĉe la rivero Werra kaj je Rhön.

Post la Saksia dividkontrakto de ĉe Kahla en 1660 la urbo kaj la de ĝi administrata ĉirkaŭaĵo iĝis parto de la duklando Saksio-Zeitz. En 1709 komenciĝis la konstruoj de banejo ĉe la mineralakva Vilhelmo-fonto. Post neniigo de la linio Saksio-Zeitz suverenis la [[elektoprinclando Saksio|saksaj elektoprincoj]. La Johano-preĝejo estiĝis en 1725, en baroka stilo.

La prusoj ekregis en 1815; en 1816 Schleusingen iĝis distrikta ĉefurbo (Landkreis Schleusingen) kaj fariĝis modernaj ŝoseoj el Suhl, Hildburghausen, Veßra kaj Ilmenau. Dum la revolucio de 1848 bazarplace estis kolektiĝoj de homoj kaj tumultoj; 1846 kaj 1847 estis estintaj jaroj kun malsato. Estis finitaj la strato al Eisfeld en 1849 kaj la gimnazia novkonstruo en 1874.

Gravegis la instalo de stacidomo en 1888 por linio ĝis Themar kaj en 1904 ĝis Ilemnau. En 1911 finfine al Suhl kondukis ankaŭ fervojaj reloj. De la finiĝo de la 19-a jarcento Schleusingen estiĝis turisma loko. En 1881 la judoj ekĝojis pro nova sinagogo (angulo inter la stratoj Bertholdstraße kaj Walchstraße) kiu dum Kristala nokto pereis. La lasta entombigo laŭ juda funebra rito estis en 1937. Dum la Dua mondmilito 1612 geviroj el Sovetio kaj aliaj fare de Wehrmacht okupitaj landoj estis punlaboristoj agrikulture, forste, fabrikare, fervojflegeje. En la ne tro fora internigejo Römhild mortis 44 homoj.[3]

Liberiĝo fare de la Usona Armeo estis en 1945; julie 1945 venis la okupiĝo fare de [[sovetio|sovetianoj]. La memstara distrikto alinomiĝis Landkreis Suhl iĝonte parto de Land Thüringen ĝis 1952. Inter 1950 kaj 1952 Schleusingen troviĝis en la distrikto Landkreis Hildburghausen antaŭ reveno al Suhl. La tribunalo de unua instanco malekfunkciis en 1951. En 1994, post Turniĝo, la urbo iĝis parto de Distrikto Hildburghausen.

Pluraj klopodoj de Nacidemokrata partio de Germanio etendi siajn agadojn en Schleusingen estis malhelpita fare de urbanoj. [4][5]

 
urba blazono ĉe la urbodomo

Urbokvartaloj redakti

  • kerna urbo Schleusingen (kun 4122 enloĝantoj en 2013)
  • Fischbach - de marto 1970
  • Geisenhöhn kaj Gottfriedsberg - de aprilo 1974
  • Gethles, Ratscher kaj Heckengereuth - de februaro 1994
  • Rappelsdorf - de junio 1996
  • Nahetal-Waldau kaj St. Kilian - de julio 2018

Vidindaĵoj redakti

Naturhistoria Muzeo en Kastelo Bertholdsburg

Homoj rilataj al Schleusingen redakti



  1. Dieter Berg (eld.): Spuren franziskanischer Geschichte. Chronologischer Abriß der Geschichte der Sächsischen Franziskanerprovinzen von ihren Anfängen bis zur Gegenwart. Werl 1999, p. 223.
  2. "Illustrierte Firmenchronik der Thüringer Behälterglaswerke Schleusingen"
  3. Thüringer Verband der Verfolgten des Naziregimes – Bund der Antifaschisten und Studienkreis deutscher Widerstand 1933–1945 (eld.): Heimatgeschichtlicher Wegweiser zu Stätten des Widerstandes und der Verfolgung 1933–1945, (=Heimatgeschichtliche Wegweiser, 8), Erfurt 2003, ISBN 3-88864-343-0, p. 132
  4. https://web.archive.org/web/20070824055101/http://www.mobit.org/Artikel/2007/FW030407.htm "Warum Kampf gegen Rechtsextremismus wirkungsvoll war."] Ĉe: Freies Wort, 3.4.2007
  5. Olaf Sundermeyer: "Bei der Linken sammeln sie gerne." Ĉe: FAZ, 23.5.2008