Georgo Ernesto (Henneberg-Schleusingen)

Georg Ernst (naskiĝinta la 27-an de majo 1511 en Schleusingen, mortinta la 27-an de decembro 1583 en Henneberg) estis lasta reganto de la Graflando Henneberg-Schleusingen.

grafo Georgo Ernesto
tomba statuo de Georgo Ernesto en la Urba kirko de Schleusingen (meze)

Vivo redakti

Estante filo de Vilhelmo la 4-a (Henneberg-Schleusingen) li edukiĝis ĉe kortegoj de Albreĥto (Prusio) en Kenigsbergo, de Vilhelmo (Jülich-Kleve-Berg) kaj de Filipo la 1-a (Hesio).

En 1530 partoprenis li la imperian dieton je Augsburg. Servante al la imperiestro li distingiĝis kuraĝe en bataloj kontraŭ la turkoj en 1542. La ventoflago kun kruco kaj duonluno sur la kirkoturo de Schleusingen memorigas onin ĝis hodiaŭ pri la batalo kiam li savis la vivon de Maŭrico (Saksio). En 1543 edzigis lin la protestantino Elizabeto (Brunsvigo-Calenberg). Kiam tuj poste la patro deklaris lin kunsuvereno en la Grafujo Hennebergio li enkondukis la reformacion en sian teritorion, en la 1544 jaro.

Krome li fondis humanisman gimnazion kun internejo en 1577 kiu portas eĉ hodiaŭ sian nomon: Hennebergisches Gymnasium "Georg Ernst". Post la morto de la unua dezino li ordonis translokigon de la familia tombaro disde Veßra al Schleusingen, en la preĝejon Sankta Egigio. La dua edzino nomiĝis Elizabeto (Virtembergio). Ankaŭ tiu ĉi geedzeco restis senida. Sekve neniiĝis post lia morto la linio de Henneberg-Schleusingen.

Literaturo redakti

  • Rosika Hoffmann: Burg- und Stadtgeschichte: eine Ausstellung im Naturhistorischen Museum Schleusingen. Willkommen in der Residenz der Henneberger: Schloss Bertholdsburg Schleusingen. Ausstellungsführer zur Regionalgeschichte. Schleusingen 2009 (katalogo kun regiona historio)
  • Johannes Mötsch (eld.): Regesten des Archivs der Grafen von Henneberg-Römhild. Köln 2006.
  • Heinrich Wagner: "Zur Abstammung der Grafen von Henneberg von den Putelndorfern. Entwurf einer Genealogie der Grafen von Henneberg." Che: Jahrbuch des Hennebergisch-Fränkischen Geschichtsvereins. Band 11, 1996, p. 33–152.
  • Festschrift zum 425-jährigen Jubiläum des Hennebergischen Gymnasiums „Georg Ernst“ zu Schleusingen.
  • Otto Rückert, Graf Georg Ernst von Henneberg-Schleusingen (1511-1583) Autographen (tie chi interrete)