Johano Ludoviko Hektoro grafo de Isolani (aŭ: Gioan Lodovico Hector Isolano; naskiĝinta en 1586 en Gorico, mortinta en marto 1640 en Vieno) estis imperiestra generalo de la kroataj kavalerianoj en la Tridekjara milito. Servis li al kvar imperiestroj, batalis li en kvar ĉefaj bataloj tiamaj. Liaj trupoj fifamiĝis pro teruro kontraŭ la civiluloj.

Ludoviko Isolani
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1586 (1586-01-01)
en Gorico
Morto 1-an de januaro 1640 (1640-01-01) (54-jaraĝa)
en Vieno
Okupo
Okupo militisto
vdr

Vivo redakti

Ĝis la eksplodo de la Tridekjara milito redakti

Isolani originis el nobela dinastio el Cipro enirante laŭ la modelo patra en servojn militajn de la Habsburgoj. Inter 1600 kaj 1606 li batalis en Kroatio kontraŭ la Otomanoj. Kaptite en 1602, li liberigis sin kaj fuĝis al Transilvanio. Pro lia deveno el konfliktoza regiono kaj multe da spertoj tiukampaj Isolani, kontraŭe al la postaj ĉefoj siaj Gottfried Heinrich zu Pappenheim, Heinrich von HolkOctavio Piccolomini, mankis al Isolani trejniĝo speciala.[1] Pri lia vivo post la Paco de Zsitvatorok de 1606 (la packontraktsubsigna loko troviĝas apud Radvaň nad Dunajom kaj finis longan en 1593 ekintan militon inter la turkoj kaj la habsburgoj) nenio konatas sed verŝajnas ke li daŭre servis soldatante en Hungarlando.

Servoj por Wallenstein redakti

Dum la Tridekjara milito li estis kolonelo en la servo de imperiestro Ferdinando la 2-a partoprenante la Batalon sur Blanka monto kaj la kampanjon al Elekto-Palatinato sub la komando de Johan t'Serclaes van Tilly. Laŭ rekomendo de generalo Albrecht von Wallenstein la imperiestro metis en la manojn de Isoli en la 22.6.1625 la komandon pri 600 rajdistojn havanta kroata regimento. Ili ne estis destinitaj por batalo fronte sed por protekto de la flankoj, por atako de provizadlinioj de la malamiko, por skoltado kaj por terurigo de la civiluloj en protestantaj regionoj. Ĉion plenumis Isolani je la kontentiĝo de Wallenstein; en aprilo 1626 li aparte elstaris dum ĉeflanka atako sub la komando de Heinrich Schlik zu Bassano und Weißkirchen en la Batalo apud Dessau. Sekve li persekutis la malvenkintan Petron Erneston la 2-a (Mansfeld) ĝis ties morto je la fino de novembro en Bosnio. En somero 1627 la rajdistoj de Isolani konkeris per la trupoj de Pappenheim la urbon Wolfenbüttel, kaj en 1628 ili batalis sub la komando de Jean de Merode en Pomerio kontraŭ la danoj. Poste li kontinuigis la kampanjon sub Schlick tra Jutlando ĝis Skagen-kabo (Vendsyssel-Thy).

Malantaŭ la intertempa maldungiĝo de Wallenstein batalis Isolani en 1630 sub Torquato Conti kaj Ernesto Montecuccoli malsukcesete kontraŭ protestantismaj trupoj svedaj. Je la komenco de 1632 Isolani plialtrangiĝis je generalo super ĉiujn kroatojn kaj Wallenstein petis de li rekruti freŝajn soldulojn kroatajn. La sekvantan jaron Isolani havis grandajn sukcesojn kontraŭ la armeoj de Gustavo la 2-a Adolfo (Svedio) kaj liaj kavalerianoj haltigis en la Batalo de ĉe Alte Veste (en Zirndorf) la svedojn. En somero 1632 li unuiĝu kun la trupoj de Heinrich von Holk por militi la reganton de Elekto-Saksio Johano Georgo la 1-a (Saksio). Sed dumvoje Isolani atakitis apud Koburgo fare de Bernardo (Saksio-Vajmaro) kaj venkitis. La marodantaj kroatoj dezertigis Vogtland kaj la regionon de Meißen. Dum la sekva Batalo apud Lützen Isolani ree distingiĝis soldatargvide: liaj soldatoj dum la informado de Wallstein pri minacanta danĝero haltigis la malamikojn per etaj bataletoj. En la batalo mem Isolani komandis 2200 soldatojn ĉe la maldekstra fronto ĝis la alveno de Gottfried Heinrich zu Pappenheim. Post la vundiĝo de Pappenheim la imperiestraj trupoj devis retiriĝi sed danke al Isolani povis reatakiĝi la dua batalliinio sveda post neglekto de la maldekstra sveda alo. Tiaj agoj ebligis la nedecidan rezulton de tiu ĉi batalo. En 1633 Isolani ofte batalis en Saksio kaj Silezio.

Distanciĝo de Wallenstein redakti

Kvankam Isolani en 1634 subsignis ankoraŭ fideleckontrakton kun Wallenstein (Pilsener Schluss), li baldaŭ poste distanciĝis de li. Post la mortigo de Wallenstein samjare en Cheb li ricevis el la konfiskitaĵo de ĉe Duklando de Friedland la komunumon Český Dub kun Burgo Frýdštejn; krome li nobeliĝis. Poste la trupoj liaj troviĝis en Suda Turingio kie li starigis tendaron por vintri. En la 16.10.1634 la kroatoj ŝtelrabadis en Themar kaj damaĝis el 300 domoj la plejmulton. La tuta regiono de Hennebergio terurigitis kaj la rajdistoj venis ĝis la urbopordegoj de Meiningen. En oktobro 1634 prenitis la urbo Suhl kaj la tiea produkto de armiloj tute ĉesis. La kroatoj plue iris en la direkto de Bad Salzungen kaj tra Rhön, kio bone dokumentatas en la paroĥujaj kronikoj de Tiefenort kaj Frankenheim (Rhön). Paralele furoris samloke la pesto.

Poste Isolani partoprenis la Batalon apud Nördlingen kaj postkuris poste kun imperiestraj trupoj la svedajn taĉmentojn kaj Bernardon (Saksio-Vajmaro) kaj Gustaf Horn ĝis la protestantisma Virtembergio; tiu teritorio ĉi-okaze ankaŭ suferis pro marodado. Sukcesis Isolani kapti la feldmarŝalojn Horn kaj Kratz dume Bernhard von Weimar povis fuĝi. Poste Isolani militis en Hesio, en 1636 kune kun Matthias Gallas en Pikardio kaj en Burgonjo. Reveninte en 1637 al Hesio li agis sub la komando de Johann von Werth, kaj en 1638 Isolani troviĝis denove en Pomeranio kaj finfine en 1639 ĉe la Supra Rejno kontraŭ Bernardo (Saksio-Vajmaro) kaj marŝalo Jean Baptiste Budes de Guébriant.

Isolani pasigis la vintron 1639/40 en Vieno kie li mortis en marto 1640. Li estis edzo. Lia filino heredis la posedaĵojn en Český Dub en Norda Bohemujo.

Postvivo literatura redakti

Grafo Isolani ludas gravan rolon en la ŝilera dramo historia Die Piccolomini. Lia nomo konatas hodiaŭ danke al la du unuaj ĉekomencaj versoj kiuj ankaŭ enestis multajn antologion, nome:

 
 Spät kommt Ihr – Doch Ihr kommt! Der weite Weg, Graf Isolan, entschuldigt Euer Säumen.[2] 

Elparolis tiujn ĉi versojn la drama figuro Illo, kies vivinta modelo estis Christian von Ilow.

Referencoj redakti

  1. Heinrich Bücheler: Von Pappenheim zu Piccolomini. Sechs Gestalten aus Wallensteins Lager, Sigmaringen 1994, p. 106
  2. Traduko: Grafo Isolan, vi venas malfrue sed almenaŭ vi venis. La longa vojo senkulpigu vian malfruon.

Literaturo redakti

  • Heinrich Bücheler: Von Pappenheim zu Piccolomini. Sechs Gestalten aus Wallensteins Lager, Sigmaringen 1994. ISBN 3-7995-4240-X
  • Max Sauerbrey: Tiefenort a. d.Werra und die Krayenburg. Verlag von C.Fröhlich´s Wwe, Tiefenort (Werra) 1935.
  • Pfarrbuch der Gemeinde Tiefenort (Werra)
  • Pfarrbuch Frankenheim und Birx 1656–1738

Eksteraj ligiloj redakti

  • Artikolo "Isolano, Johann Ludwig Graf" fare de Hermann Hallwich, en: Allgemeine Deutsche Biographie,eldonis Historische Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, vol 14 (1881), p. 637–640, kio relegeblas tie chi interrete.