Český Dub
municipo en la distrikto Liberec de Ĉeĥio
Český Dub (germane Bömisch Aicha) estas urbo en norda parto de Ĉeĥio. Ĝi situas en regiono Liberec, 12 km sude de la urbo Liberec. Vivas ĉi tie 2 923 loĝantoj (2024).
Český Dub | |||
germane Bömisch Aicha | |||
urbo | |||
Placo de Bedřich Smetana kun urbodomo kaj mariana kolono
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Český Dub | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Liberec | ||
Distrikto | Distrikto Liberec | ||
Administra municipo | Český Dub | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Jiĉina montetaro | ||
Memorindaĵo | Johanita komandorlando | ||
Riveroj | Rašovka, Ještědka | ||
Situo | Český Dub | ||
- alteco | 325 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 39′ 32″ N 14° 59′ 49″ O / 50.65889 °N, 14.99694 °O (mapo) | ||
Areo | 22,56 km² (2 256 ha) | ||
Loĝantaro | 2 923 (2024) | ||
Denseco | 129,57 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1115 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 463 43 | ||
NUTS 3 | CZ051 | ||
NUTS 4 | CZ0513 | ||
NUTS 5 | CZ0513 563960 | ||
Katastraj teritorioj | 7 | ||
Partoj de urbo | 15 | ||
Bazaj setlejunuoj | 7 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Český Dub | |||
Retpaĝo: www.cdub.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Ĝi estas unu el la plej malnovaj urboj en Norda Bohemio kaj grava centro de la regiono sub Ještěd. Ĝia historia urbocentro estas ekde 1992 proklamita kiel urba monumentzono.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Proseč pod Ještědem, Světlá pod Ještědem, Všelibice, Osečná, Kobyly, Cetenov, Janův Důl kaj Bílá.
Loĝantaro
redaktiEvoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 5 004 |
1880 | 5 081 |
1890 | 5 138 |
1900 | 5 188 |
1910 | 5 155 |
1921 | 4 263 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 3 984 |
1950 | 2 565 |
1961 | 2 851 |
1970 | 2 987 |
1980 | 2 952 |
1991 | 2 904 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 2 847 |
2014 | 2 742 |
2016 | 2 718 |
2017 | 2 711 |
2018 | 2 724 |
2019 | 2 752 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 2 821 |
2021 | 2 752 |
2022 | 2 754 |
2023 | 2 880 |
2024 | 2 923 |
Vidindaĵoj
redakti- Kastelo de Schmitt – reprezenta novklasikisma konstruaĵo el 1874, ĉirkaŭita de angla parko
- Muzeo de la regiono sub Ještěd – historiisma konstruaĵo el 1881, ekde 1945 sidejo de la muzeo kun riĉaj regionaj kolektoj (malfermita ekde aprilo ĝis septembro, alitempe laŭ interkonsento)
- Johanita komandorlando (alirebla kiel parto de la muzeo)
- Urbodomo, origine renesanca konstruaĵo el la 60-aj jaroj de la 16-a jarcento, rekonstruita al nuna aspekto en 1907
- Malfruromanika preĝejo de Sankta Spirito
- Frubaroka preĝejo de Sankta Triunuo
- Konservita urba muregaro el la 15-a jarcento
- Baroka pestokolono el 1723
-
subteraj spacoj de la sidejo de johanitoj
-
preĝejo de Sankta Spirito
Literaturo
redakti- Rudolf Anděl u. Svatopluk Technik: Český Dub. 1291 - 1991. Ústí nad Labem 1991.
- Tomáš Edel: Českodubsko v památkách 12.–20. stoleti. Podjěštědské muzeum Český Dub 2006, ISBN 80-239-6186-1