La Projekto Luna (el la rusa vorto "Luna" kies signifo estas "Luno") estis serio de robotaj kosmosondiloj senditaj al la Luno de Sovetunio inter 1959 kaj 1976. Dek kvin el ili sukcesis, ĉiuj desegnitaj kiel orbitilosurteriĝilo, kaj plenumis multajn atingojn unuafoje. Ili ankaŭ faris multajn esplorojn, studante la kemian konsiston de la Luno, graviton, temperaturon kaj radiadon. Oficiale la projekto konsistis el dudek kvar kosmosondiloj, sed pliaj estis lanĉitaj. Tiuj kiuj malsukcesis atingi orbiton ne estis diskonigitaj kaj enkalkulitaj en la Projekto Luna, dum tiuj kiuj fiaskis en malalta Tera orbito estis nomitaj laŭ la nomo Cosmos [1].

Projekto Luna
kosmoprogramo de Sovetio
Komenco 1958 vd
Fino 1976 vd
Poste Luna-Glob vd
Lando(j) SovetunioRusio vd
vdr
Luna 1 - 2

Atingoj redakti

  • Luna 1 fiaskis sian celon kolizii kun la Luno, sed fariĝis tiel la unua artefarita objekto orbitanta la Sunon.
  • En 1959, la misioLuna 2 sukcese koliziis kun la Luno kaj fariĝis la unua artefarita objekto kiu atingis la Lunon.
  • Luna 3 ĉirkauiris la Lunon fine de tiu jaro, kaj prenis la unuajn fotojn de la kaŝita flanko.
  • Luna 9 fariĝis la unua sondilo kiu surteriĝis sur alia astro (1966).
  • Fine de tiu jaro, Luna 10 fariĝis la unua satelito de la Luno.
  • Luna 17 kaj Luna 21 portis veturilojn kiuj vagadis sur la surfaco de la Luno.
  • Luna 16, Luna 20 kaj Luna 24 kolektis lunajn grunderojn kaj portis ilin teren dum 1970.

Misioj redakti

  • Luna 1958A
    • Malsukcesa lanĉo la 23-an de septembro, 1958
    • Luna koliziilo
  • Luna 1958B
    • Malsukcesa lanĉo la 11-an de oktobro, 1958
    • Luna koliziilo
  • Luna 1958C
    • Malsukcesa lanĉo la 4-an de decembro, 1958
    • Luna koliziilo
  • Luna 1958D
    • Malsukcesa lanĉo la 17-an de decembro, 1958
    • Luna koliziilo
  • Luna 1
    • Lanĉita la 2-an de januaro, 1959
    • Luna superflugo
  • Luna 1959A
    • Malsukcesa lanĉo 18-an la junio, 1959
    • Luna koliziilo
  • Luna 2
    • Lanĉita la 12-an de septembro, 1959
    • Luna koliziilo la 14-an de septembro, 1959 je ~07:30:00 UT
    • Latitudo 29.10 N, Longitud0 0.00 - Palus Putredinis
  • Luna 3
    • Lanĉita la 4-an de oktobro, 1959
    • Luna superflugo
  • Luna 1960A
    • Malsukcesa lanĉo la 15-an de aprilo, 1960
    • Luna superflugo
  • Luna 1960B
    • Malsukcesa lanĉo la 19-an de aprilo, 1960
    • Luna superflugo
  • Luna - Sputnik 25
    • Lanĉita la 4-an de januaron, 1963 (malsukcesis atingi orbiton kaj reeniris en la atmosferon post nur unu tago)
    • Surteriĝilo
  • Luna 1963B
    • Malsukcesa lanĉo la 3-an de februaro, 1963
    • Surteriĝilo
  • Luna 4
    • Lanĉita la 2-an de aprilo, 1963
    • Luna superflugo (Provis surteriĝi)
  • Luna 1964A
    • Malsukcesa lanĉo la 21-an de marto, 1964
    • Surteriĝilo
  • Luna 1964B
    • Malsukcesa lanĉo la 20-an de aprilo, 1964
    • Surteriĝilo
  • Luna - Kosmo 60
    • Lanĉita la 12-an de marto, 1965 (malsukcesis atingi orbiton kaj reeniris en la atmosferon post kvin tagoj)
    • Surteriĝilo
  • Luna 1965A
    • Malsukcesa lanĉo la 10-an de aprilo, 1965
    • Surteriĝilo
  • Luna 5
  • Luna 6
    • Lanĉita la 8-an de junio, 1965
    • Malsukcesa surteriĝilo
  • Luna 7
  • Luna 8
    • Lanĉita la 3-an de decembro, 1965
    • Luna koliziilo - Maro de Ŝtormoj
  • Luna 9
    • Lanĉita la 31-an de januaro, 1966
    • Alteriĝis sur Luno la 3-an de februaro, 1966 je 18:44:52 UT
    • Latitudo 7.08 N, Longitudo 295.63 E - Oceanus Procellarum
  • Luna - Kosmo 111
    • Lanĉita la 1-an de marto, 1966 (malsukcesis atingi orbiton kaj reeniris en la atmosferon post du tagoj)
    • Luna orbitilo
  • Luna 10
    • Lanĉita la 31-an de marto, 1966
    • Luna Orbitilo
  • Luna 1966A
    • Malsukcesa lanĉo la 30-an de aprilo, 1966
    • Luna Orbitilo
  • Luna 11
    • Lanĉita la 24-an de aŭgusto, 1966
    • Luna Orbitilo
  • Luna 12
    • Lanĉita la 22-an de oktobro, 1966
    • Luna Orbitilo
  • Luna 13
    • Lanĉita la 21-an de decembro, 1966
    • Alteriĝitis sur Luno la 24-an de decembro, 1966 je 18:01:00 UT
    • Latitudo 18.87 N, Longitudo 297.95 E - Oceanus Procellarum
  • Luna 1968A
    • Malsukcesa lanĉo la 7-an de februaro, 1968
    • Luna Orbitilo
  • Luna 14
    • Lanĉita la 7-an de aprilo, 1968
    • Luna Orbitilo
  • Luna 1969A
    • Malsukcesa lanĉo la 19-an de februaro, 1969
    • Luna veturilo
  • Luna 1969B
    • Malsukcesa lanĉo la 15-an de aprilo, 1969
    • Luna revena sondilo
  • Luna 1969C
    • Malsukcesa lanĉo la 14-an de junio, 1969
    • Luna revena sondilo
  • Luna 15
    • Lanĉita la 13-an de julio, 1969
    • Luna Orbitilo (provis surteriĝi)
  • Luna - Kosmo 300
    • Lanĉita la 23-an de septembro, 1969
    • Luna revena sondilo (malsukcesis atingi orbiton kaj reeniris en la atmosferon post kvar tagoj)
  • Luna - Kosmo 305
    • Lanĉita la 22-an de oktobro, 1969
    • Luna revena sondilo (malsukcesis atingi orbiton kaj reeniris en la atmosferon post du tagoj)
  • Luna 1970A
    • Malsukcesa lanĉo la6-an de februaro, 1970
    • Luna revena sondilo
  • Luna 1970B
    • Malsukcesa lanĉo la 19-an de februaro, 1970
    • Luna Orbitilo
  • Luna 16
    • Lanĉita la 12-an de septembro, 1970
    • Alteriĝis sur Luno la 20-an de septembro, 1970 je 05:18:00 UT
    • Latitudo 0.68 S, Longitudo 56.30 E - Mare Fecunditatis
    • Luna revena sondilo - Revenis Teren la 24-an de septembro, 1970
  • Luna 17/Lunojod 1
    • Lanĉita la 10-an de novembro, 1970
    • Alteriĝis sur Luno la 17-an de novembro, 1970 je 03:47:00 UT
    • Latitudo 38.28 N, Longitudo 325.00 E - Mare Imbrium
    • Luna veturilo - Lunojod 1
  • Luna 18
    • Lanĉita la 2-an de septembro, 1971
    • Luna koliziilo (Provis preni lunan materialon)
    • Latitudo 3.57 N, Longitudo 50.50 E - Mare Fecunditatis
  • Luna 19
    • Lanĉita la 28-an de septembro, 1971
    • Luna Orbitilo
  • Luna 20
    • Lanĉita la 14-an de februaro, 1972
    • Alteriĝiis sur Luno la 21-an de februaro, 1972 je 19:19:00 UT
    • Latitudo 3.57 N, Longitudo 56.50 E - Mare Fecunditatis
    • Luna revena sondilo - Revenis Teren la 25-an de februaro, 1972
  • Luna 21/Lunojod 2
    • Lanĉita la 8-an de januaro, 1973
    • Alteriĝis sur Luno la 15-an de januaro, 1973 je 23:35:00 UT
    • Latitudo 25.85 N, Longitudo 30.45 E - Kratero LeMonnier
    • Luna veturilo - Lunojod 2
  • Luna 22
    • Lanĉita la 29-an de majo, 1974
    • Luna Orbitilo
  • Luna 23
    • Lanĉita la 28-an de oktobro, 1974
    • Luna alteriĝilo (malsukcesis kiel Luna revena sondilo) - Mare Crisium
  • Luna 1975A
    • Malsukcesa lanĉo la 16-an de oktobro, 1975
    • Luna revena sondilo
  • Luna 24
    • Lanĉita la 9-an de aŭgusto, 1976
    • Alteriĝis sur Luno la 18-an de aŭgusto, 1976 je 02:00:00 UT
    • Latitudo 12.25 N, Longitudo 62.20 E - Mare Crisium
    • Luna revena sondilo - Mare Crisium
  • Luna 25
    • Lanĉita la 11-an de aŭgusto, 2023
    • Luna alteriĝilo (malsukcesis, ĉar la sondilo kraŝis sur la Luno 9 tagojn poste, la 20-an de aŭgusto, 2023 dum la surteriĝofazo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti