Bibliotekisto

persono, kiu profesie laboras en biblioteko
(Alidirektita el Libraristo)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Libraristo (apartigilo)

Bibliotekisto (ankaŭ libraristo) estas profesia laboranto ĉe libraro (librokolekto) nome biblioteko. Bibliotekisto laboras en biblioteko ĉu privata ĉu publika, organizas kaj konservas dokumentojn kiel libroj, filmoj, revuoj kaj fotoj. Ankaŭ promocio kaj faciligo de bibliotekaj materialoj por publiko estas gravaj en laboro de bibliotekistoj.

La Bibliotekisto, pentraĵo de Arcimboldo (ĉ. 1557)

La profesio estas unue menciita en antikva epoko en rilato kun la Biblioteko de Aleksandrio.