Giuseppe Arcimboldo

Giuseppe Arcimboldo ([d͡ʒuˈzɛppe art͡ʃimˈbɔldo]; Esperantigite Ĝuzeppe Arĉimboldo 1527 en Milano - 11-a de julio 1593), estis itala manierisma pentristo.

Giuseppe Arcimboldo
Giuseppe Arcimboldo - Self Portrait - Google Art Project.jpg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1527 (1527-01-01)
en Milano
Morto 11-an de julio 1593 (1593-07-11) (66-jara)
en Milano
Lingvoj itala
Loĝloko HispanioLuksemburgoMadridoMilano
Ŝtataneco Duklando de Milano
Okupo
Okupo pentristo • konstrua desegnisto • tapestry designer
Verkoj La Juristo
The Four Seasons
Rudolf II of Habsurg as Vertumnus
Portraits of the Archduchesses
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li estis aŭtoro de multaj portretoj sugestitaj de fruktoj, plantojbestoj malice disponitaj aŭ pejzaĝoj evokitaj kun homaj formoj.

HistorioRedakti

En 1562 Arcimboldo estis nomumita kortega pentristo de la Sankta Romia Imperiestro Maksimiliano la 2-a, kaj translokiĝis al Vieno. Arcimboldo daŭre tenis tiun pozicion dum la regado de la filo de Maksimiliano - imperiestro Rudolfo la 2-a. La du imperiestroj amis la eksterordinarajn verkojn de Arcimboldo. Arcimboldo funkciis kiel la kortega projektanto de la imperiestra Habsburga kortumo, kaj kiel parto de sia rolo li projektis detalojn de vestaĵoj kaj fonoj kaj pentris por la reĝa familio.

MemoroRedakti

Lia tiutempa stilo estis nekutima, kaj fakte hodiaŭ liaj pentraĵoj povas esti karakterizitaj kiel apartenantaj al la stilo de Superrealismo, kvankam ili antaŭis la naskiĝon de ĉi tiu stilo ĉirkaŭ 350 jarojn. Liaj verkoj ekspoziciiĝas ĉe la Muzeo pri Arthistorio de Vieno, la Luvra Muzeo en Parizo, la Galerio Uffizi en Florenco kaj aliaj muzeoj. Multaj el la verkoj de Arcimboldo estis malkovritaj de la superreala Salvador Dalí.

Eksteraj ligilojRedakti