Adolf Eichmann

altranga funkciulo de nazia Germanio

Adolf EICHMANN [á:-dolf ájĥ-man] (naskiĝis la 19-an de marto 1906 en Solingen, mortis 31-an de majo 1962 en Ramlo) estis altranga funkciulo de nazia Germanio, membro de: SS (SS (organizaĵo), Sicherheitsdienst (sekreta servo de Nazia Germanio), Gestapo / akronimo de Geheime StaatsPolizei (germane "sekreta ŝtatpolico") - militkrimulo, unu el ĉefaj organizantoj de holokaŭsto.

Adolf Eichmann
Adolf Eichmann en 1962
Adolf Eichmann en 1962
Naskiĝo 19-an de marto 1906
en Germanio Solingen, Germana imperio
Morto 31-an de majo 1962
en Israelo Ramlo, Israelo
Soldata kariero
Rango: Obersturmbannführer, SS (SS (organizaĵo))
Deĵoris en: Nazia Germanio
Speco: Schutzstaffel
Militoj: Dua mondmilito
Persona informo
Naskonomo Otto Adolf Eichmann
Aliaj nomoj Ricardo Klemente
Mortokialo Pendumo Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Mediteraneo Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Ŝtataneco Nazia Germanio
Vajmara Respubliko
Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Bundesrealgymnasium Linz Fadingerstraße (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Adolf Eichmann
Familio
Patro Adolf Karl Eichmann (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Maria Eichmann (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Veronika Eichmann (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Ricardo Eichmann Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
policisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Li ĉefe respondecis por la organizado de la ekstermo de milionoj da homoj dum la holokaŭsto, precipe la judoj. Tio nomiĝis “la fina solvo”.

Li organizis la identigon kaj transportadon de homoj al diversaj koncentrejoj. Tial oni ofte nomas lin la ĉefekzekutisto de la tria regno.

Kiel infano, Eichmann havis malpalan vizaĝkoloron kaj aliaj infanoj ofte mokriproĉis lin ĉar li aspektis kiel judo.

En 1934 li deĵoris kiel SS-kaporalo ĉe la koncentrejo Dachau kie li gajnis la aprobon de Reinhard Heydrich. En 1935 li vizitis Palestinon por taksi la eblecon entute ekzili la judojn al Palestino, tamen la tieaj britaj instancoj eklernis pri liaj negocoj kun la lokaj araboj kaj forpelis lin.

Eichmann partoprenis la Wannsee-konferencon dum 1942 kie oni diskutis kaj faris decidojn pri “la fina solvo de la juda problemo”.

Oni promociigis Eichmann al la rango de SS-Obersturmbannführer kaj li iĝis la ĉefo de la Gestapo fako IV B 4. Tiu fako respondecis pri la organizado kaj transportado rilate al la eksterminado de la judoj.

Post la dua mondmilito Eichmann estis kaptita de usonaj soldatoj. Tamen en 1946 li sukcesis eskapi kaj post multjara vagado li ekloĝis en Argentino en 1958 uzante la nomon Ricardo Klement. Li estis forkaptata de Peter Malkin de Mossad (Israela sekret-servo) la 11-an de majo 1960 kaj oni kaŝtransportis lin al Israelo. Post proceso en Jerusalemo oni mortkondamnis lin kaj li estis pendumita la 31-an de majo 1962. Tio estis la sola mortpuno iam efektivigita en Israelo.

Bibliografio

redakti
  • David Cesarani, Adolf Eichmann. His life and crimes, Eldonis William Heinemann, Londono 2004, p. 458, ISBN 0-434-01056-1
  • Guy Walters, Hunting Evil: The Nazi War Criminals Who Escaped and the Quest to Bring Them to Justice, Broadway Books, New York 2009 ISBN 978-0-7679-2873-1

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti