KASZTNER RezsőRudolf KASZTNER, poste Israel KASTNER estis hungarlingva judo (n. 1906 en Kolozsvár [nun Rumanio] – m. 15-an de marto 1957, Tel-Avivo, Israelo), unu gvidanto de la budapeŝta cionisma kontraŭstaro. Li mondfamiĝis pro la traktadoj kun la nazioj, kio kondukis al eskapo de riĉaj hungaraj judoj. Pro la traktado, lia morala prijuĝo estas diversa.

Rudolf Kasztner
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1906 (1906-01-01)
en Kluĵo
Morto 15-an de marto 1957 (1957-03-15) (51-jaraĝa)
en Tel-Avivo
Tombo Nahalat Yitzhak Cemetery
Lingvoj jidogermanahungarahebrea
Ŝtataneco HungarioIsraelo
Parencoj Merav Michaeli
Okupo
Okupo ĵurnalistoadvokato • politika aktivisto
vdr

Li studis al juristo, ĵurnalisto, estis kunlaboranto de 1925 ĝis 1940 de la hungarlingva juda taggazeto Új Kelet, en Kolozsvár. Kiam norda Transsilvanio estis aldonita al Hungario (1940), li translokiĝis en Budapeŝton kaj baldaŭ akiris aŭtoritaton en la cionisma movado. Li fondis en januaro de 1943 - kun Brand Joel - la Budapeŝtan Helpan Komisionon, la kunorganizon de la juda Jewish Agency.

Ĝis marto de 1944 (nazia okupado de Hungario), la Helpa Komisiono helpis fuĝon de la persekutitaj judoj. Post la okupo, Kasztner ektraktis kun gvidantoj de SS, i.a. kun Adolf Eichmann kaj Kurt Becher, ke kontraŭ kompenso, ili indulgu la vivon de la judoj. Laŭ la plano, kontraŭ 10.000 ŝarĝaŭtoj kaj aliaj militaj materialoj, la germanoj devintus permesi elmigradon de ĉ. 100.000 judoj. La plano fiaskis pro neapogo de la Aliancanoj.

Laŭ la postaj traktadoj de Kasztner, fine 1686 judoj povis forlasi Hungarion. Kasztner sukcese persvadis Becher, ke fine de 1944, mildigu persekuton de la judoj en Budapeŝto kaj oni permesu eskapi la judojn de Bratislavo al Svislando.

Kasztner - kun la familio- translokiĝis en 1946 en Israelon kaj daŭrigis la ĵurnalisman kaj la politikan agadon. Oni komence estimis lin, sed tio baldaŭ turniĝis al malamo kaj oni akuzis lin je Kunlaborado kun la nazioj.

Oni akuzis lin en 1953, ke li prisilentis la intencojn de la germanoj, tiel helpis murdon de centmilioj da judoj, dum lia familio kaj amikoj povis fuĝi. Kasztner ekis juĝproceson pri misfamigo, sed la juĝistaro trovis pruvita la akuzojn. La apelacio de Kasztner al Supera Kortumo venis tro malfrue, li ne ĝisvivis la rehabilitiĝon. Oni mortpafis lin la 4-an de marto 1957 antaŭ sia hejmo en Tel-Avivo, li mortis pro la vundoj.