Subdistrikta komunumo Vilnius
La subdistrikta komunumo (rajono savivaldybė) Vilnius situas en la oriento de Litovio. Ĝi apartenas al la distrikto Vilnius (Vilno), kaj preskaŭ komplete ĉirkaŭas la nacian kaj distriktan ĉefurbon Vilno. Dum la jaro 2005, la komunumo havis 88 500 loĝantojn. Al la teritorio apartenas parto de la lago Asveja.
Subdistrikta komunumo Vilnius | |||||
---|---|---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||||
subdistrikta komunumo de Litovio [+] | |||||
| |||||
Lando | Litovio | ||||
Distrikto | Vilnius (Vilno) formale nur ĝis 2010 | ||||
Subdistrikta Komunumo | Vilnius | ||||
Ĉefurbo | Vilno | ||||
- koordinatoj | 55° N, 25° O (mapo)54.73333333333325.383333333333Koordinatoj: 55° N, 25° O (mapo) | ||||
Akvokolektejo | 2 129 km² (212 900 ha) [+] | ||||
Areo | 2 129 km² (212 900 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 101 943 [+] (1-a de januaro 2023) | ||||
Denseco | 47,88 loĝ./km² [+] [+] | ||||
Ĉefulo | Marija Rekst | ||||
Poŝtkodo | 09318 [+] | ||||
Telefona prefikso | (+370) 5 | ||||
Subdistrikta komunumo Vilnius | |||||
Vikimedia Komunejo: Vilnius District Municipality [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Historio
redaktiInter la jaroj 1920 kaj 1940 la teritorio en 1920 grandparte loĝata de litovlingvanoj, malplimulte ankaŭ de pollingvanoj, apartenis al pseŭdoŝtato nomata Centra Litovio (pole Litwa Środkowa) kun la ĉefurbo Vilno (litove Vilnius, pole Wilno), kiun deklaris anoj de la pola armeo post anekso de la regiono en 1920. La pseŭdoŝtato neniam atingis plenan ŝtatan suverenecon kaj la 16-an de aprilo 1922 deklariĝis parto de la Dua Pola Respubliko. Dum tiuj dudek jaroj pollingvanoj iĝis la plimulto en la teritorio.
1944 rilate al la pola historio:
- 24.11. NKVD arestis en domaro pole nomata Kukuryszki[1] kelkajn oficirojn kaj soldatojn de Pola Enlanda Armeo[mankas fonto]
- 27.11. Pola Rezistomovado: en distrikto Vilno NKVD frakasis taĉmenton de Enlanda Armeo nombranta 12 soldatojn[mankas fonto]
Demografio
redaktiLa subdistrikta komunumo Vilno estas la etne plej miksita de Litovio. Inter la loĝantoj de la teritorio nuntempe proksimume 61% estas poloj, 22% litovoj, 8% rusoj, 4% baltarusoj kaj pliaj 5% aliaj.
La plej grandaj loĝlokoj de la subdistrikto (inter krampoj la nombro de loĝantoj laŭ stato de la censo de 2011) estas:
- Nemenčinė (5054)
- Skaidiškės (4133)
- Rudamina (3981)
- Pagiriai (3451)
- Didžioji Riešė 2520
- Nemėžis (2498)
- Avižieniai (2125)
- Valčiūnai (1874)
- Juodšiliai (1744)
- Zujūnai (1660)
- Maišiagala (1636)
Ĝemelaj urboj
redaktiInteralie partnerurbo de Nemenčinė estas pola urbo Ełk (legu: Eŭk)
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Internete laŭ la stato 2024 ne eblas malkaŝi kie ekzakte povus lokiĝi tiu domaro