Asveja

lago en Litovujo

AsvejaDubingiai (litove AsvejaDubingių ežeras) estas la plej longa lago en Litovio (longo: 21.9 km aŭ 29.7 km se kalkuli kun la lagogolfoj Žalktynė, Vyriogala kaj Dubingiai foje konsiderataj apartaj lagoj). Ĝi kovras 9.78 km² da areo kaj atingas maksimuman profundon de 50,2 m. Tio igas ĝin la tria plej profunda lago en Litovio. Ĝi kuŝas parte en la teritorioj de la komunumoj Molėtai, Švenčionys kaj subdistrikto Vilno, en la distriktoj Utena kaj Vilno. La alternativa nomo venas de historia kastelo Dubingiai, konstruita sur antaŭa insulo de la lago, intertempe konektita al la laga bordo, kaj samnoma urbeto de Dubingiai lokigita borde de la lago. La urbeto estas populara turista vizitaĵo. La rivereto Žeimena fluas tra la lago kaj vizitantoj luas remboatojn aŭ kajakojn por subenveturi la rivereton de la lago ĝis ĝia enfluo en la riveron Neris,

Asveja
Dubingiai
lago
Situo Litovio
Ĉefaj fontoj rivero Žeimena
Ĉefaj elfluoj rivero Žeimena
Setlejoj Dubingiai
Datenoj
Koordinatoj 55° 3′ N, 25° 30′ O (mapo)55.04305555555625.504722222222Koordinatoj: 55° 3′ N, 25° 30′ O (mapo)
Asveja Dubingiai (Litovio)
Asveja
Dubingiai (Litovio)
DEC
Asveja Dubingiai
Asveja
Dubingiai
Map
Asveja
Dubingiai
Surfaca areo 9,782 km²f5
Maksimuma longo 21,9 kmf6
Maksimuma larĝo 880 mf7
Maksimuma profundo 50,2 mf10
Averaĝa profundo 14,7 mf11
vdr

La lago formiĝis dum la pasinta glaciepoko. Tiaj lagoj memorigas pri riveroj: ili estas longaj, mallarĝaj (la plej granda larĝo de la lago Asveja estas nur 880 metroj), kaj profunda. Aliaj tiaj lagoj en Litovio inkluzivas Tauragnas, Sartai kaj Aisetas. En 1992 regiona parko estis fondita por protekti la ekologian biosferon kaj pejzaĝon.

Unu el la kuriozaĵoj estas ligna ponto trans la lago. Ĝi estis konstruita en 1934 kaj estas ankoraŭ uzita hodiaŭ. Prezidento Antanas Smetona partoprenis en la malfermo de la unua ponto trans lago en Litovio. La ponto longas 84 metrojn kaj la lago en tiu loko de la ponto profundas ĝis 15 metrojn.

Eksteraj ligiloj redakti