Przemyśl (ukraine Перемишль) estas urbo en la provinco aŭ historie vojevodio Antaŭkarpatio en la sudorienta parto de Pollando, proksime al la ukrainia limo, borde dela rivero San. Ĝi estas administra centro de samnoma distrikto Przemyśl, kvankam mem al ĝi ne apartenas ĉar estas urbo kun rajtoj de distrikto. La urbo elformiĝis en subo de la monto Zamkowa (fortikaĵo) ĉe la kruciĝo de la Karpatoj kaj la baseno Sandomierz. La urbo nun estas foira centro, kie ankaŭ funkcias ligno- kaj metalprilaboraj uzinoj. Fine de junio 2016 ĝi havis 62 485 loĝantojn.

Panoramo de Przemyśl
Panoramo de Przemyśl
Przemyśl

Flago

Blazono

Flago Blazono
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo
Przemyśl (Pollando)
Przemyśl (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Przemyśla
Provinco Antaŭkarpatio
Distrikto-rajta Jes
Distrikto Distrikto Przemyśl
Komunumo Komunumo Przemyśl
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Fondita en en la 10-a jarcento (antaŭ 981)
Urborajtoj 1389
Koordinatoj 49° 47′ N, 22° 46′ O (mapo)49.78333333333322.766666666667Koordinatoj: 49° 47′ N, 22° 46′ O (mapo)
Areo 44 km²
Loĝantaro 62485 (en junio 2016)
Loĝdenso 1 542 loĝ./km²
Poŝtkodo 37-700 do 37-720
Telefona antaŭkodo (+48) 16
Aŭtokodo RP
Estro Wojciech Bakun
Titolo de estro Prezidanto de urbo
Adreso de estraro Rynek 1
Retpoŝto de estraro mail@um.przemysl.pl
Poŝtkodo de estraro 37-700
Telefono de estraro (016) 678 68 20
Fakso de estraro (016) 678 64 49
Poŝto de estraro mail@um.przemysl.pl
Ĝemelaj urboj (Germanio) Paderborn
(Unuiĝinta Reĝlando) South Kesteven
(Hungario) Eger
(Ukrainio) Lvivo
(Ukrainio) Truskavec
(Ukrainio) Kamieniec Podolski
Komunuma retejo http://www.przemysl.pl
vdr

Historio redakti

En la pratempoj tie estis konstruita fortikaĵo, kiu kontrolis la vojon tra la Karpatoj. La teritorio estis objekto de konflikto inter Pollando kaj la princlandoj Haliĉ kaj Lodomerio. Komence tiuj lastaj disponis pri ĝi, sed en 1340 ekposedis ĝin la Pola Reĝlando. La urbo ricevis urbajn rajtojn kaj komercajn privilegiojn en 1389 kaj tiel iĝis kultura kaj komerca centro de la provinco.

 
Kastelo Kazimira

La fortikaĵo defendis la polajn teritoriojn en la 15-a - 16-a jarcentoj kontraŭ atakoj el la sudo. Je la divido de Pollando, la teritorion ricevis Aŭstrio en 1772, sed post la unua mondmilito ĝi revenis al Pollando (1918)

Komence de la dua mondmilito (19391940), la urbon dividis la germana-sovetunia limo.

18.01.1943: Komandanto de ukraina polico pafmortigis ekster la urbo 9 judojn.

La urbo, unu el la plej malnovaj en Pollando, estis atakita kaj detruita en ambaŭ mondmilitoj.

Vidindaĵoj redakti

Internacia kunlaboro redakti

kaj aliaj

Personoj ligitaj kun la urbo redakti

Bibliografio redakti

Jerzy Motylewicz, Społeczeństwo Przemyśla w XVI i XVII wieku (Socio de Przemyśl en la 16-a kaj 17-a jarcenroj), Eldono de Uniwersytet Rzeszowski, 2005, Rzeszów ISBN 83-7338-162-7

Eksteraj ligiloj redakti