Katedralo de Przemyśl

La Katedralo de Przemyśl (pole: Bazylika archikatedralna Wniebowzięcia Najświętszej Maryi Panny i św. Jana Chrzciciela w Przemyśl) estas baziliko romkatolika sub patronecoj de Ĉieleniro de Maria kaj de Sankta Johano la Baptisto en Przemyśl, Polujo. Temas pri la episkopkirko de la samnoma arkidiocezo.

Katedralo de Przemyśl
katedralo
katedralo [+]
Koordinatoj49° 46′ 51″ N, 22° 46′ 7″ O (mapo)49.7808333322.76861111Koordinatoj: 49° 46′ 51″ N, 22° 46′ 7″ O (mapo)

Katedralo de Przemyśl (Ĉekarpata provinco)
Katedralo de Przemyśl (Ĉekarpata provinco)
DEC
Katedralo de Przemyśl
Katedralo de Przemyśl
Lokigo de Ĉekarpata provinco en Pollando

Map
Katedralo de Przemyśl

Vikimedia Komunejo:  Przemyśl Cathedral [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Vido je la katedralo disde la kastela monto

Historio redakti

 
Interno, en la direkto de la ĉefaltaro

La unua katedralo ekde la revivigo de la diocezo sub episkopo Erik von Winsen en 1375 estis ĝis 1412 ligna preĝejo dediĉita al Sanktaj Petro kaj Paŭlo kaj staris sur la placo apud la nuna Preĝejo Sankta Koro de Jesuo. De 1412 ĝis 1460, ŝtonkonstruita rutena katedralo staris en la korto de Przemyśl-kastelo.[1]

La konstruado de la hodiaŭa gotikstila katedralo komenciĝis en 1495 sub episkopo Mikołaj Błażejowski.[2] Nur la muroj kaj kolonoj pluvivis. La rekonstruo estis kompletigita kune kun la interna dezajno en la unuaj jardekoj de la 16-a jarcento. En 1578 seneskalo Przemyśl Jan Tomasz Drohojowski financis la nunan Kapelon Sankta Sakramento. Pro la konstanta minaco de tataraj kaj vlaĥaj invadoj, la preĝejo estis fortikigita, ĉirkaŭita de muro kaj ekipita per kanonoj. La laboro daŭris entute de 1460 ĝis 1571.

Sub la ĥorejo troviĝas la fundamentoj de la malfruromanika ŝtonrotundo el la unua duono de la 13-a jarcento. La katedralo postvivis la militojn de la 17-a jarcento, la gotika katedralo servis al episkopoj de Przemyśl ĝis la frua 18-a jarcento. Episkopo Aleksander Antoni Fredro decidis rekonstruigi la tuton en la baroka stilo. Tiu laboro estis aranĝita en 1724. La altarejo ricevis grandegan barokan altaron, kaj kreiĝis du kapeloj kun propraj kupoloj. En 1733 la volbo kolapsis, parte detruante la preĝejmeblaron kaj kripton. Antaŭ 1744 la eklezio estis rekonstruita. Ĉe la turniĝo al la 20-a jarcentoj ĝi estis denove rekonstruita, redonante la plej malnovajn partojn de la eklezio al gotika karaktero.

La katedralo ricevis en 1960 de papo Johano la 23-a statuson de basilica minor. En 2014 la kriptoj sub la kirko estis malfermitaj al publiko. La plej valora elemento de la subtero estas la eksteraj muroj de la romanika rotondo de Sankta Nikolao, verŝajne konstruite en 1215 kaj konsistante el ronda navo kaj hufumabsidoj. La sonorilturo, kiu staras apud la preĝejo por la loĝantoj de Przemyśl, ofte funkcias kiel orientilo.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Charles George Herbermann: The Catholic Encyclopedia: An International Work of Reference on the Constitution, Doctrine, Discipline, and History of the Catholic Church. Universal Knowledge Foundation, 1913, p. 190
  2. Preĝeja historio sur arkivigita paĝaro katedrala