Aleksander Antoni Fredro

Aleksander Antoni FREDRO (naskiĝinta en 1674 en Pleszowice/Lviva provinco, mortinta la 26-an de aprilo 1734 en Radymno) estis pola teologo kaj episkopo de Chełm (1719-1724) kaj de Przemyśl (1724-1734), kantoro kaj kanoniko de la Katedralo de Gniezno. Lia patro Stanisław estis kastelulo je Czerniaków.[1]

Aleksander Antoni Fredro
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1673 (1673-11-30)
en Pleshevichi
Morto 26-an de aprilo 1734 (1734-04-26) (60-jaraĝa)
en Radymno
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Familio
Patro Stanisław Antoni Fredro
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo
vdr

Vivo redakti

En la jaroj 1694-1695 li loĝis en la seminario de la Misiaj pastroj en Varsovio.[2] Li studis kaj hejme kaj eksterlande. Post reveno al Pollando, li estis unue la reĝa sekretario ĉe la kortego de Aŭgusto la 2-a (Pollando-Litovio), poste - vicprezidanto de la Centra tribunalo en 1708 kaj 1710, Granda sekretario de la krono kaj finfine prezidanto de la kortumoj en 1714 kaj 1716.

Dum dudek jaroj li estis la paroĥestro kaj preposto de la kolegia preĝejo en Jarosław. Li donacis dekoraciajn misaloj kaj arĝentajn kalikojn kaj financis pentraĵojn pri Mario de Częstochowa kaj la Sankta Triunuo, kaj ŝtonfiguron de Sankta Johano Nepomuka.

La 29-an de marto 1719 li estis nomumita episkopo de Chełm. Li komencis regi en la diocezo vizitante la paroĥojn kaj dediĉante specialan atenton al la plej senhavuloj. Tial, li akiris la moknomon de patro de la malriĉuloj. Ilin li apogis per fondusoj el privataj havaĵoj. Post kvinjara regado en la diocezo Chełm, la 27-an de septembro 1724, li estis nomumita episkopo de Przemyśl. Tie li komencis gravan renovigadprogramon de la Katedralo de Przemyśl, donante al ĝi novan barokan stilon. Tiuj klopodoj estis plejparte detruitaj per la konstrukatastrofo en 1733. Li tamen neniam bedaŭris la monrimedelspezojn por renovigi la preĝejojn aŭ ekipi ĝin per liturgia ekipaĵo. Laŭ lia iniciato preĝejo en Radymno estis konstruita en la jaroj inter 1724 kaj 1730 granda preĝejo de Stara Wieś apud Brzozów (kune kun pastro Franciszek Goźliński[3]) fine de la 1920-aj jaroj kaj en Jaśliska en la jaroj 1724-1756. Ankaŭ laŭ lia iniciato la preĝejoj en Lubaczów kaj Felsztyn kaj la episkopa loĝejo apud Brzozów estis renovigitaj.

La katedrala kapitulo kreigis por li tomboŝtonon en la malfrubaroka Fredro-kapelo de 1724 en la katedralo je Przemyśl. En la apuda Ĉefdioceza muzeo en Przemyśl estas lia portreto sur la fono de tri preĝejoj: de Jarosław, de Stara Wieś kaj de la rekonstruita katedralo en Przemyśl.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Prałaci i kanonicy katedry metropolitalnej gnieźnieńskiej od roku 1000 aż do dni naszych. Eldonis Jan Korytkowski, dua eldono, Gniezno 1883, p. 28-29
  2. Ecclesia. Studia z Dziejów Wielkopolski, 2016, volumo 11, p. 170
  3. Lucjan Krynicki: Kolegiata pw. Przemienienia Pańskiego w Brzozowie. Brzozów 1997, p. 66–67. ISBN 83-86801-50-6