Hieronymus Mannsfeld
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hieronymus von Colloredo (apartigilo) |
Hieronymus Ferdinand Rudolf von COLLOREDO-MANNSFELD (naskiĝinta la 20-an de julio 1842 en Przemyśl, mortinta la 29-an de julio 1881 en Blankenberge) estis aŭstria politikisto kaj arĥeologo. Lia patro princo Josef Colloredo-Mannsfeld († 1895) estis bienposedanto kaj grava ŝtatulo. Hieronymus edzinigis en 1865 la grafinon Aglae Festetics, kun kiu li havis du filojn kaj kvar filinojn.
Hieronymus Mannsfeld | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 20-an de julio 1842 en Przemyśl | ||||
Morto | 29-an de julio 1881 (39-jaraĝa) en Blankenberge | ||||
Ŝtataneco | Cislajtio vd | ||||
Partio | Verfassungstreuer Großgrundbesitz (en) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Josef Franz Hieronymus von Colloredo-Mannsfeld (en) vd | ||||
Patrino | Theresia, Edle von Lebzeltern (en) vd | ||||
Gefratoj | Franz von Colloredo-Mannsfeld (en) kaj Karolina Colloredo-Mannsfeld (en) vd | ||||
Edz(in)o | Aglaë Festetics de Tolna (en) vd | ||||
Infanoj | Hieronymus von Colloredo-Mannsfeld (en) , Marie Therese, Gräfin von Colloredo-Mannsfeld (en) , Josef Colloredo-Mannsfeld (en) , Johanna Gräfin von Colloredo-Mannsfeld (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ŝtata funkciulo ministro politikisto deputito urbestro vd | ||||
Laborkampo | Agrikulturo kaj politiko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiPrivate edukite li faris post 1865 agrikulturajn studojn en Anglujo. En majo 1859 Mannsfeld eniris la armeon en la rango de supera leŭtenanto. Li forlasis la armeon en 1865; en 1870 li estis nomumita retiriĝinta honora kavaleriestro. Li sekve gvidis la familiajn bienojn ekz. en Dobříš kaj en Opočno. En 1879 li estis akirinta posedaĵon en Zbiroh. En Sierndorf li okupiĝis ankaŭ pri prahistoriaj spuroj. En la kabinetoj de Adolf von Auersperg kaj Karl von Stremayr li deĵoris kiel ministro pri agrikulturo (inter majo 1875 kaj aŭgusto 1879). En 1876 li nomumitis sekreta konsilisto.
Politikista kariero
redaktiInter 1873 kaj 1881 Mannsfeld estis deputito ĉe la parlamento de Bohemio kiel reprezentantoj de konstitucifidelaj grandbienposedantoj kaj prezidis inter 1873 kaj 1875 la bohemian landan kulturkonsilion. Inter 1876 kaj 1881 Mannsfeld membris ĉe la viena parlamento (Reichsrat) kie li reprezentadis ĝis 1879 bienposedantojn de Malsupra Aŭstrio, poste ĝismorte la bohemiajn. Ekde 1879 li anis al la frakcio de la liberaluloj (kiun li estris inter majo kaj julio 1881).
En la kabinetoj de Adolf von Auersperg kaj Karl von Stremayr li deĵoris kiel ministro pri agrikulturo (inter majo 1875 kaj aŭgusto 1879). En 1876 li estis nomumita sekreta konsilisto.
Literaturo
redakti- A. Cornaro, H. Killian: "Mannsfeld, Hieronymus Graf von". Ĉe: Österreichisches Biographisches Lexikon 1815–1950 (ÖBL). volumo 6, Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Wien 1975, ISBN 3-7001-0128-7, p. 58-59