Dobříš (kastelo)

kastelo en Ĉeĥio

Kastelo Dobříš situas en Ĉeĥio, Mezbohemia regiono, 15 km nordoriente de la distrikta urbo Příbram (35 000 loĝantoj), rande de la samnoma urbeto Dobříš, 50 km sude de la ĉefurbo Prago, kun alloga arbarriĉa ĉirkaŭo.

Dobříš
kastelo
Vido al la kastelo somere
Oficiala nomo: Dobříš
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Příbram
Municipo Dobříš
Historiaj regionoj Bohemio, Ĉeĥa reĝlando
Situo Dobříš
 - koordinatoj 49° 46′ 54″ N 14° 10′ 44″ O / 49.78167 °N, 14.17889 °O / 49.78167; 14.17889 (mapo)
Stilo Rokoko
Nuntempa aspekto 1745–1765
Por publiko alirebla
Plej facila aliro municipo Dobříš
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Proprumanto Colloredo-Mansfeld ĝis la 2-a mondmilito
Adreso Zámek Dobříš
Náměstí Svobody
Dobříš
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zámek Dobříš
Retpaĝo: www.zamekdobris.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Elaviadila vido
La kastelo vintre

Historio redakti

La kastelo estis konstruita en la j. 17451765 en stilo de rokoko. Nobela familio Colloredo-Mansfeld posedis la kastelon ĝis la dua mondmilito. En la jaroj 19421945 okupis ĝin nazioj, nome reganto de la tiama Protektorato Bohemio kaj Moravio. Poste ĝi estis konfiskita de la ĉeĥoslovaka ŝtato kaj funkciis dum preskaŭ 50 jaroj kiel Hejmo de verkistoj. En 1998 oni redonis la kastelon kaj la francan kaj anglan parkojn en privatan posedon.

Vidindaĵoj kaj praktikaj informoj redakti

  • La kastelo estas seninterope alirebla por larĝa publiko inkluzive ekspoziciaĵojn.
  • En la kastelo eblas vidi dum unuhora vizito 11 ĉambrojn riĉe ekipitajn en stilo de rokoko kaj klasikismo, malgrandajn muzeojn pri horloĝoj kaj pri historiaj motorcikloj.
  • Krom la ĉeĥa la vizitoj estas ĉiĉeronataj ankaŭ en la angla kaj la germana lingvoj.
  • La konstruaĵo estas ĉirkaŭita de prizorgata franca parko memoriganta per sia etoso pri la viena Schönbrunn.
  • Perbuse la loko estas facile kaj rapide atingebla el la ĉefurbo Prago, tial ĝi estas bona celo por nepostulema duontaga ekskurso.

Eksteraj ligiloj redakti

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Dobříš en Vikimedia Komunejo