Moseo SCHORR (pole Mojżesz Schorr, hebree משה שור; naskiĝis la 10-an de majo 1874 en Przemyśl, mortis la 8-an de julio 1941 en gulago de NKVD en Uzbekujo) estis pola orientalisto, historiisto, konanto de babilona leĝaro, rabeno, politika aganto, senatano de la Dua Pola Respubliko, vicprezidanto de B'nai B'rith kaj unu el kreintoj de la moderna historiografio de polaj judoj.

Moseo Schorr
Persona informo
Mojżesz Schorr
Naskiĝo 10-an de majo 1874 (1874-05-10)
en Przemyśl
Morto 8-an de julio 1941 (1941-07-08) (67-jaraĝa)
en Uzbeka Soveta Socialisma Respubliko
Religio judismo vd
Lingvoj germanapola vd
Ŝtataneco PollandoAŭstrio-Hungario vd
Alma mater Lviva UniversitatoUniversitato de Vieno vd
Profesio
Okupo judisto • rabenohistoriisto • universitata instruisto • assyriologist vd
Laborkampo orientalistikohistorio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1893 li studis historion kaj filozofion ĉe la Universitato de Vieno, samtempe partoprenante rabenan altlernejon Israelitisch-Theologische Lehranstalt. Dum la studado li ekkonis kaj amikiĝis kun Maksymilian Gumplowicz, filo de la konata sociologo Ludwik Gumplowicz, kiu post sinmortiga foriro de la filo ekzorgis pri la juna Schorr, konsilante al li studi en Pollando, kion li faris en 1896 ĉe Lvova Universitato.

En 1899 Moseo Schorr defendis doktorecan disertaĵon sub la titolo Organizo de judoj en Pollando, kaj en 1900 akiris diplomon de rabeno. Ekloĝinte en Lvovo li vigle aktivis pedagogie kaj socie. En 1904 li iĝis prezidanto de la Asocio de Instruistoj pri la Mosea Religio de Popolaj kaj Mezgradaj Lernejoj en Galicio, fondis Zorgofakon de la Asocio por Apogi Judan Junularon de Mezgradaj Lernejoj kaj en la jaroj 1903-1905 estis prezidanto de la Asocio por Klerigado inter Judoj Toynbeehale en Lvovo.

De 1918 li estis membro de la Orientalistika Komisiono ĉe la Akademio de Sciencoj.

Post translokiĝo al Varsovio en 1923 li en 1925 iĝis profesoro de la Varsovia Universitato. Li apartenis al la kunkreintoj de la ĉefurba Instituto de Judaistikaj Sciencoj. De 1923 li estis rabeno de la Granda Sinagogo ĉe la strato Tłomackie en Varsovio, kie li konstruigis Judaistikan Bibliotekon.

En 1935 Moseo Schorr estis elektita senatano en la senato de Pollando. Li engaĝiĝis en ĉiuspecajn humanismajn laborojn. Kiel adepto de setliĝado en Palestino li apartenis al la gvidantaro de la Juda Agentejo. Li plenumis meritan funkcion de la prezidanto de la pola Societo de Amikoj de la Hebrea Universitato de Jerusalemo, kaj en 1925 estis honora gasto dum la ceremonio de inaŭguro.

Tuj antaŭ eksplodo de la milito li sin dediĉis al defendo de la juda malplimulto en Pollando kontraŭ komerca bojkoto.

Post komenco de la dua mondmilito Moseo Schorr estis arestita de sovetanoj kun riproĉo de kontraŭrevolucia agado kaj kiel socie danĝera elemento estis deportita al gulago de NKVD en Uzbekujo. Pri lia liberigo sensukcese strebis ambasado de Usono, laŭ peto de la pola generalo Władysław Sikorski ankaŭ de Vatikanurbo kaj de la pola reprezentantaro en Sovetunio.

Li mortis la 8-an de julio 1941. Lia tombo ne estas konata.

Publikaĵoj redakti

  • Organizacya Żydów w Polsce (od najdawniejszych czasów aż do r. 1772) (Organizado de judoj en Pollando - de la plej malnovaj tempoj ĝis 1772), Lwów 1899
  • Żydzi w Przemyślu do końca XVIII wieku (Judoj en Przemyśl ĝis fino de la 18-a jarcento), Lwów 1903
  • Państwo i społeczeństwo babilońskie w okresie t. zw. dynastyi Hamurabiego, około 2500-2000 przed Chrystusem (Ŝtato kaj socio de Babilonio en periodo de t.n. dinastio de Hamurabo, ĉirkaŭ 2500-2000 antaŭ Kristo), Lwów 1906
  • Kodeks Hammurabiego (Kodekso de Hamurabi), Kraków 1907
  • Pomnik prawa staroassyryjskiego, z XIV w. przed Chr (Monumento de la malnovasiria leĝo de la 14-a jarcento antaŭ Kristo), Lwów 1923
  • Stowarzyszenie humanitarne ”Braterstwo B'nei-B'rith“ w Warszawie 1922-1932 (Humaneca asocio "Frataro de B'nei-B'rith" en Varsovio 1922-1932), Varsovio 1932
  • Modlitewnik. (Sydur). Sydur. Modlitewnik na wszystkie dni w roku oraz modlitwę za Rzeczpospolitą ułożoną przez prof. Schorra (Preĝlibro. Sydur. La libro por ĉiuj tagoj en la jaro pro la Pola Respubliko aranĝita de profesoro Schorr) , Varsovio 1936 (kune kun Samuel Szenhaki)

Literaturo redakti

  • Księga jubileuszowa ku czci Prof. Dr. Mojżesza Schorra (Jubilea libro omaĝe al Profesoro D-ro Moseo Schorr), Varsovio 1935
  • K. Pilarczyk (redakte de T. Jurek), Prof. dr Mojżesz Schorr. Portret uczonego — badacza dziejów Żydów w Polsce (Profesoro d-ro Moseo Ŝhorr. Portreto de sciencisto - esploristo de la historio de judoj en Pollando), Wrocław 1996
  • Szymon Rudnicki, Żydzi w parlamencie II Rzeczypospolitej (Judoj en parlamento de la Dua Pola Respubliko), Eldonejo de la Sejmo, Varsovio 2004, p. 411-419. ISBN 83-70596-39-8
  • Profesor Mojżesz Schorr: ostatni rabin Wielkiej Synagogi (profesoro Moseo Schorr: la lasta rabeno de Granda Sinagogo), Varsovio 2008 (Fondaĵo je la nomo al Profesoro Moseo Schorr
  • Козловський С. Сходознавчі студії Мойсея Шорра у Львівському університеті / Сергій Козловський // ХІV сходознавчі читання ім. А. Кримського. Тези доповідей міжнародної наукової конференції. - Київ, Інститут сходознавства ім. А.Ю. Кримського НАН України, p. 87-88, 2010