Federacio Esperantista Rodana

Federacio Esperantista Rodana estis Esperanto-asocio en la valo de la rivero Rodano, en okcidenta respektive sudokcidenta Francio, kiu fondiĝis en 1908. Ĝi aliĝis al la Societo Franca por la Propagando de Esperanto (SFPE), fondita en 1898 sub la nomo Société pour la propagation de l'Espéranto (SPPE; esperante Societo por la Propagando de Esperanto), kiu uzis ĉefe la francan lingvon, kvankam agis internacie, kaj en 1903 ricevis la nomon SFPE, konformiĝante al la nova fenomeno de naciaj esperanto-asocioj - la nacia asocio en 1934 aliĝis al UEA kaj intertempe havas la nomon Espéranto-France. Unua sekretario de la Federacio Esperantista Rodana laŭ la Enciklopedio de Esperanto de 1934 estis la profesoro Georges Pouchot. Intertempe la teritorio de la rodana valo estas parto de la agoteritorio de la asocio Rodanalpa Esperanto-Federacio, regiona federacio de la nuna asocio Espéranto-France.