Andrzej Frycz Modrzewski

Andrzej Piotr Modrzewski blazono Jastrzębiec, konata kiel Andrzej Frycz Modrzewski (naskiĝis la 20-an de septembro 1503 en Wolbórz (proksime al Piotrków Trybunalski), mortis en 1572 samloke) – pola kreinto kaj politika verkisto de renesanco, tiutempe konata eksterlande, reĝa sekretario, adepto de irenismo, studis en la Jagelona Universitato.

Andrzej Frycz Modrzewski
Persona informo
Andrzej Frycz Modrzewski
Naskiĝo 20-an de septembro 1503 (1503-09-20)
en Wolbórz
Morto 1-an de januaro 1572 (1572-01-01) (68-jaraĝa)
en Wolbórz
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latinapola vd
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ Nacioj Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Jagelona Universitato Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Q81103259 vd
Profesio
Okupo filozofo
politikisto
sciencisto
verkisto
teologo
humanisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Scienco, humanismo kaj teologio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Verkaro

redakti

La plej konata lia verko estas skribita latine: De Republica emendanda (Pri plibonigo de la Respubliko, 1551). La disertaĵo estis ankaŭ tradukita en la germanan lingvon kaj publikigita en Krakovo kaj Bazelo. La verko konsistas el kvin libroj:

La libro dediĉita al la Eklezio estis de katolikaj instancoj rekonita kiel hereza, tial la verko de Frycz ektroviĝis en la Indekso de malpermesitaj libroj, kaj la unua eldono aperis sen du lastaj libroj.