Hel (terlango)
Ĉi tiu artikolo temas pri terlango en Balta Maro. Por samnoma vilaĝo rigardu la paĝon Hel (urbo). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Hel. |
La terlango Hel (pole Mierzeja Helska, kaŝube Hélskô Sztremlëzna) estas 35-km-longa, netipa terlango (sabla plilongiĝo de marbordo, kiu apartigas golfon aŭ lagunon de maro) kun formo simila al falĉilo, en nordo de Pollando. Ĝi situas en la provinco Pomerio.
Duoninsulo Hel | ||
---|---|---|
La duoninsulo Hel vidita de satelito Landsat en la jaro 2000 | ||
terpinto • Terlango • duoninsulo | ||
Akvejo 1 | Balta Maro | |
Akvejo 2 | Danziger Bucht | |
54° 38′ 30″ N, 18° 46′ 53″ O (mapo)54.64166666666718.781388888889Koordinatoj: 54° 38′ 30″ N, 18° 46′ 53″ O (mapo) | ||
| ||
Longo | 34 km | |
Larĝo | 3 km | |
Pro vintraj ŝtormoj, la duoninsulo regule transformiĝas al vera insulo.
Ekzistas vojo kaj fervojo sur la duoninsulo ĝis la urbo Hel. Ĝi estas populara turisma destino. Aliaj urbetoj, havenetoj kaj turismaj lokoj estas Jurata, Jastarnia, Kuźnica, Chałupy kaj Władysławowo.