Espero Katolika

Esperanto-revuo pri katolikismo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Espero Katolika estas katolika Esperanto-revuo, eldonata de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista.

Espero Katolika
Kovrilpaĝo de la 4-6a numero, 2007
Kovrilpaĝo de la 4-6a numero, 2007

Posedanto Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista
Redaktisto Carlo Sarandrea
Establodato 1903
Lingvo Esperanto

Retejo [1]
Information icon.svg
vdr
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la gazeto de IKUE. Por informoj pri pliaj signifoj de la vorto "Espero", vidu la artikolon Espero.

Ĉar ĝi unue eldoniĝis en 1903 kaj plu eldonatas (kun interrompoj dum la du mondmilitoj), ĝi estas la plej malnova Esperanto-gazeto daŭre aperanta ĝis hodiaŭ.

Ĝia fondinto estis la pastro Emile Peltier, el Tours (Francio), kiu la unuan numeron eldonis en oktobro 1903 kaj estis la animo de la gazeto ĝis 1908. Poste redaktoro estis ĝis 1911 Claudius Colas, el Parizo. De 1911 al 1923 redaktoris J. Smulders, el Nederlando (en 1921 F. Meŝtan el Vieno), de 1924 al 1932 G. Ramboux el Parizo, de 1932 Joan Font i Giralt el Hispanujo.

Ĝia formato en 1933 estis 27x18, kun varianta paĝonombro.

Jam en la unua numero aperis alvoko akcentita: "For la neŭtralismon!"; Espero Katolika restis ĉiam konscia, eĉ ofte "militanta" defendanto de la katolika dogmaro kaj eklezio. La revuo aperis ĉiam kun la aprobo de la ekleziaj aŭtoritatoj kaj akiris trifoje apostolan benon de la papo.

Nuntempa redaktoro estas Carlo Sarandrea.

Aliaj projektojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti