Carlo Sarandrea
itala esperantisto
Carlo Sarandrea (naskiĝis la 3-an de septembro 1962 en Romo) estas itala esperantisto. Li lernis Esperanton kiel 16-jarulo kaj jam mallonge poste komencis abundan aktivadon en la itala Esperanto-movado kaj en IKUE: estrarano de la roma katolika Esperanto-grupo, prezidanto de la itala IKUE-sekcio, kunredaktoro de la itala Esperanto-revuo, konsiliano de Itala Esperantista Federacio, parolisto kaj poste redaktoro de la Esperanto-elsendoj ĉe Radio Vatikana, redaktoro de Espero Katolika (de ĉirkaŭ 1982 ĝis hodiaŭ), kunorganizanto de IKUE-Kongresoj, sekretario kaj retestro de IKUE.
Carlo Sarandrea | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-a de septembro 1962 en Romo |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | italo |
Ŝtataneco | Italio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Esperantistiĝis en | 1978 |