Marija Belošević

kroata esperantisto kaj ĵurnalisto

Marija Belošević (naskiĝis la 18-an de julio 1965 en Zagreb, Kroatio) estas kroata esperantistino kaj ĵurnalistino.

Marija Belošević
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1965 (1965-07-18) (58-jaraĝa)
en Zagrebo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kroatio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ŝi naskiĝis en 1965 kaj esperantistiĝis en bazlernejo. Diplomita internacia pedagogo de Esperanto, ŝi 27 jarojn gvidas E-kursojn; IM de UEA; membro de IKUE kaj ILEI; siatempe C-komitatano de TEJO; A-komitatano de UEA por ILEI kaj observanto de ILEI ĉe la Estraro de UEA (1993-1998); estrarano kaj sekretario de ILEI (1991-1998); B-komitatano de UEA (2001-2004; 2004-2007); komisiito pri faka agado de UEA (2003-2004); de la jaro 1991 aktive partoprenas en la agado de IEK (rajtigita ekzamenanto); kunlaboranto de la projekto Interkulturo; kunlaboranto de Juna Amiko kaj Monato; dum pluraj jaroj tradukas el kaj al Eo; aktivis/as en pluraj E-organizoj (lokaj/urbaj kaj landaj) kaj en la regiona agado (Esperanto-komunumo de Alp-Adrio); estraranino kaj vicprezidantino de IKUE (de 2003); aktiva en la sfero de la kroataj NROj (i.a. membro de la Konsilio por la evoluo de la civila socio de la kroata registaro 2003-2007). Kiel B-komitatano de UEA ŝi aparte interesigos pri: faka agado (plifortigo, evoluo, subteno, kunlaboro); instruado/edukada kaj regiona kunlaboro. [1]

Referencoj

redakti
  1. Esperanto aprilo 2007