Malfermi la ĉefan menuon

Instituto por Oficialigo de Esperanto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La internacia Instituto por Oficialigo de Esperanto (IOE) estis internacia iniciato aktiva aparte en la 1950-aj ĝis 1980-aj jaroj, laŭ fondo kaj gvido fare de la esperantista ĵurnalisto kaj mondvojaĝanto Tibor Sekelj. Sian sidejon la institucio havis en Beogrado, la tiutempa ĉefurbo de Jugoslavio.[1] La instituto lanĉis la sloganon «Pli bona praktiko ol 100-hora prediko» tiel postulante pli malferman agadon de Esperantistoj. Kadre de tio la instituto per sia gvidanto aparte engaĝiĝis en la sfero de turismo kaj organizis aron da aranĝoj kaj aŭtobusaj karavanoj tra la mondo. Tiu agado havis kiel la plej valoran konsekvencon la startigon de Pupteatra Internacia Festivalo (PIF) en Zagrebo kaj iom pli poste la fondon de Internacia Kultura Servo. PIF ekzistas ankoraŭ nuntempe post 51 jaroj kaj distribuas ĉiujare premion «Tibor Sekelj» por la plej homama mesaĝo. La tre intensa agado de Tibor Sekelj kadre de IOE influis grave al la ŝanĝo de klasika neŭtrala Esperanto-movado unuflanke al praktika apliko (kiel en kulturo kaj turismo) kaj aliflanke al pli elasta koncepto de neŭtraleco kiun sekvis TEJO.

Organo de la Instituto por Oficialigo de Esperanto estis la monata revuo Esperanto-Gazeto, komence titolita IOE-Gazeto, el kiu inter la jaroj 1966 ĝis 1972 entute aperis 65 numeroj, ĉiuj ĉefredaktataj fare de Tibor Sekelj. La humuraĵojn el la gazeto Tibor Sekelj eldonis en aparta libreto, Ridu per Esperanto, en Zagrebo.[1]

ReferencojRedakti