Hermann Hoffmann-Fölkersamb

germana diplomato

Hermann HOFFMANN-FÖLKERSAMB (naskiĝinta la 10-an de januaro 1875 en Strasburgo, mortinta la 20-an de septembro 1955 en Kilo) estis germana juristo kaj diplomato. Li ĉefiniciatis la fondon de Wandervogel-movado.

Estante filo de prusuja fortikaĵsekretario li frekventis gimnazion en Magdeburg. En 1890 li entreprenis kun la frato kaj samklasanoj migradon tra Harco dum 18 tagoj. Sekvis diversaj aliaj ekskursoj. La lasta migrado kiel lernanto estis por li sur la itinero disde Fiĥtela montaro tra Šumava ĝis Venecio.

En 1894 li studis jurscienojn kaj orientalajn lingvojn en Berlino. Paralele li honorofice instruis ĉe gimnazio en Steglitz stenografion ofertante - inter 1896 kaj 1899 - al la lernantoj partopreni migradojn je Harco, Brandenburgio, Rhön, Spessart kaj laŭlonge de Rejno. En somero 1899 pli ol du dekoj da lernantoj sekvis la vokiĝon, i.a. Karl Fischer, Hans Breuer, Wolfgang Meyen und Richard Weber. En 1895 fondis la adoleskantoj enlerneje la societon Stenografia.

Tiaj tradicioj interrompiĝis pro ekdeĵoro diplomata; Wandervogel-ĉefo iĝis Karl Fischer kaj en la 4.11.1901 okazis formala jura registriĝo kiel societo.

De februaro 1900 Hoffmann laboris kiel interpretisto kaj tradukisto ĉe la Ambasadejo de la Germana Regno en Istanbulo; en 1905 edzigis lin Elfriede Schrey, filino de la stenografo Ferdinand Schrey, kiu naksis du filojn kaj du filinojn. Hoffmann ankoraŭ laboris en Bejruto, Tesaloniko, Izmir, İskenderun, Halepo, Damasko, Haifo, Lodz, Pilzeno, Trabzon kaj Adana kaj karieris ĝis la rango de konsulo kaj ĝenerala konsulo.[1]

Estante vica konsulo en İskenderun kaj Halepo li vidis kruelaĵojn kontraŭ armenoj prio kio li raportis antaŭ la germana amasadoro en Istanbulo respektive la registaro berlina. [2][3] Franz Werfel prilaboris tiaĵojn en sia furora romano La Kvardek Tagoj de Musa Dagh; en ĝi ankaŭ li informas pri helpagado de Hoffmann mem (tra libro, kvina ĉapitro).

Inter 1931 kaj 1932 Hoffmann estis ano de la partio Volkskonservativen Vereinigung. En la 1.4.1936 li fariĝis membro de NSDAP (numero 3.709.276).[4] Post retiriĝo en 1941 li ankoraŭ du jarojn aktivis en la konsulejo de Adana.

Literaturo

redakti
  • Walther Gerber: Zur Entstehungsgeschichte der Deutschen Wandervogelbewegung. Ein kritischer Beitrag. Deutscher Heimat-Verlag Gieseking, Bielefeld 1957.
  • Gerber, Walther: "Hoffmann-Fölkersamb, Hermann" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 9 (1972), p. 439-440
  • Gerhard Ille/Günter Köhler, Es begann in Steglitz: Der Wandervogel. Stapp, Berlin 1987, ISBN 3-87776-901-2
  • Winfried Mogge: Ihr Wandervögel in der Luft.... Königshausen & Neumann, Würzburg 2009, ISBN 978-3-8260-4023-8
  • Kai Seyffarth: Entscheidung in Aleppo – Walter Rößler (1871-1929), Helfer der verfolgten Armenier. Donat-Verlag, Bremen 2015, ISBN 978-3-943425-53-6
  1. Maria Keipert (red.): Biographisches Handbuch des deutschen Auswärtigen Dienstes 1871–1945,volumo 2, Schöningh, Paderborn k.a. 2005, ISBN 3-506-71841-X
  2. raporto, 18.10.1915
  3. Wolfgang Gust k.a. (eld.):"Der Völkermord an den Armeniern" (enkonduko)
  4. Bundesarchiv R 9361-IX KARTEI/16351067